5 Astreo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
5 Astreo
asteroido
Oficiala nomo 5 Astrea
Historio
Malkovrintoj Karl Ludwig Hencke
Dato de malkovro
Loko de malkovro
8-a de decembro 1845
Dreisen (Germanio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
385,108 Gm (2,574 AU)
311,745 Gm (2,084 AU)
458,471 Gm (3,065 AU)
Discentreco 0,191
Meza anomaliangulo 21,740°
Klinangulo 5,367°
Periodo 1508,633 tagoj (4,130 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,39 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
141,610°
Argum. de periapsido 358,807°
Fizikaj ecoj
Diametro 119,07 ± 6,5 km
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
~1,2 x 1018 kg
~3,3 g/cm³
0,023 m/s²
0,053 km/s
Rotacia periodo 0,7 tago (16,8 horoj)
Aksa kliniteco 33°[1]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo ~ 167 K
Geometria albedo 0,2268 ± 0,027
Observaj ecoj
Spektroklaso S
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma

12,89
8,7
Absoluta magnitudo 6,85
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

0,041"
0,15"
v  d  r
Information icon.svg
Komparo de grandoj inter 5 Astreo kaj 1 Cereso

Astreo estas granda kaj hela asteroido de la ĉefa asteroida zono. Karl Ludwig Hencke [2] malkovris ĝin, dum li estis serĉanta 4 Veston. En tiu tempo, oni opiniis ke ekzistas nur kvar asteroidoj. La malkovro de kvina malgranda planeto, 38 jaroj post tiu de 4 Vesto, kuntrenis la malkovron de miloj da aliaj.

Ĝi estas S-tipa asteroido : ĝia surfaco entenas miksaĵon de fero-nikelo kaj silikatoj de fero kaj magnezio

Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj havis simbolon. Tiu de Astreo estas 5 Astraea Symbol.svg. Ĝi ricevis la nomon de la diino Astreo, filino de Zeŭso kaj Temiso en la helena mitologio. Ŝi kaj ŝia partino estas personigoj de la justico.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lightcurves and poles of seven asteroids ; López-González, M. J.; Rodríguez, E. Planetary and Space Science, Vol. 53, p. 1147 (2005). (angle)
  2. Pro tio, la reĝo de Prusio premiis lin per rento de po 1 200 markoj jare

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (1 - 1000) Poste:
4 Vesto 5 Astreo 6 Hebo