5-a jarcento a.K.

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 5a jarcento a. K.)

La 5-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 500 kaj finiĝis la 31-an de decembro 401 antaŭ nia erao.

Periklo

Epokoj[redakti | redakti fonton]

Eventoj kaj evoluoj[redakti | redakti fonton]

  • Komence de la jarcento la reĝo Aleksandro la 1-a de antikva Makedonio venkis ĉe la Olimpiaj ludoj
  • -494: Histiaios, tirano de Mileto kaj vasalo de la persa reĝo, atakis la insulojn Ĥion kaj Lesbos en la Egea Maro.
  • -493: Laŭ iniciativo de Temistoklo la urbanoj de Ateno ampleksigis sian havenon Pireo.
  • -492: Persa armea atako kontraŭ la regionoj Trakio kaj Makedonio.
  • -490: Persa armea atako kontraŭ la grekaj urboj Eretria kaj Ateno. La 12-an de septembro la persa armeo malvenkis en la batalo de Maratono kaj greka kuriero per seninterrompa kuro de iom pli ol 42 kilometroj portis la mesaĝon al la urbo Ateno. Memore al tiu evento ekestis la sporta disciplino de maratona kurado.
  • -482: Leonidis la 1-a iĝis reĝo de Sparto. En Ateno laŭ premo de Temistoklo pluampleksiĝis la haveno Pireo kaj konstruiĝis armea ŝiparo. Dum la sekva jaro den Korinto interkonsentiĝis tutgrekia armea alianco, ĉar oni antaŭvidis atakon de la persa armeo.
  • -480: Dum printempo vere la persa armeo sub reĝo Kserkso la 1-a kun pli ol 100.000 soldatoj atakis Grekion. Dum aŭgusto la sparta reĝo Leonidis kun multaj soldatoj mortis dum defendo de la montara pasejo Termopiloj, dum ankaŭ ĉie ĉirkaŭe ardis surteraj kaj maraj bataloj. Sekve la urbo kaj akropolo de Ateno estis konkerata kaj detruata de la persa armeo. Dum septembro en la mara batalo ĉe Salamis la atena armeestro Temistoklo sukcesis logi la laŭ kvanto multoble superan persan armean ŝiparon en malvastan fjordon de la insulo Salamis, kiu malpli bone povis manovri ol la pli etaj grekaj remboatoj, kio fine gvidis al tutsurpriza venko de la greka armeo.
  • -479: Ĉirkaŭ la 27-a de aŭgusto de tiu jaro la greka armeo pro samtempaj venkoj de la batalo de Plataeae kaj de la marbatalo de Mykale sukcesis forpeli la persan armeon el Grekio. La sekva evoluo de la milito inter Persio kaj Grekio ne plu serioze endanĝerigis Grekion. Ekrekonstruiĝis la urbo kaj akropolo de Ateno, kaj kontraŭ la akra protesto de Sparto la urbo Ateno estis fortikita per granda ŝtona remparo.
  • -472: Unuafoje sursceniĝis la dramo "La Persoj" de la greka verkisto Esĥilo.
  • -471: La reganto Ostrakismos en Ateno ekziligis la antaŭan armeestron Temistoklo. Tiu fuĝis al la eksaj malamikoj, la persoj, kaj iĝis persa reganto de la regiono Magnesia.
  • -464: Forta tertremo en Sparto kostis la vivon de pli ol 20.000 homoj.
  • -462-461: La politikisto Ephialtes sukcesis pri demokratiaj reformoj en la urboŝtato Ateno: la urba reganto grandparte senpotenciĝas, decidaj iĝis la "konsilio de 500" kaj la "popola asembleo". Samtempe pliakriĝis la tensio inter Ateno kaj Sparto. Post murdiĝo de Ephialtes la politikisto Periklo daŭrigis la reformojn.
  • -457: Pretiĝis la templo de Zeŭso en Olimpio. Erupciis milito inter Ateno kaj Sparto. Dum -451 interkonsentiĝis dumtempa armistico, sed pripaca kongreso de la jaro -447 malsukcesis pri malkonsento de la delegitoj el Sparto, sed tamen dum la sekva jaro interkonsenteblis paco kontrakte limigita je 30 jaroj. Malgraŭ tio, ekde la jaro -431 plu ardis milito inter Ateno kaj Sparto, kiu daŭris ĝis la jaro -404: la Peloponesa Milito.
  • Sendepende de tio, dum -430 la skulptisto Phidias sukcesis finpretigi la statuon de la dio statuon de la dio Zeŭso en Olimpio - la statuo iĝis unu el la Sep mirindaĵoj de la antikva mondo.

Italio[redakti | redakti fonton]

  • Ekdisvastiĝis la regno Romio.
  • Dum -474 la etruskoj malvenkis kontraŭ greka armeo en la marbatalo de Kyme kaj perdis politikan influon en suda Italio.
  • Dum -450 ekestis jura leĝaro de la Romia Respubliko.
  • Dum -409 armeo de la kartaga armeestro Hanibalo en Sicilio militis kontraŭ greka armeo kaj venkas.

Okcidenta Azio[redakti | redakti fonton]

  • Dum la unuaj ses jaroj de la jarcento la loĝantoj de Ionio ribelis kontraŭ la persa armeo. Mileto iĝis regiona centro. Fine la grekoj malvenkis kaj Mileto detruiĝis.
  • La Persa Imperio dum la jarcento senkonkurence regis la mondoparton; dum -457 la persa reĝo ordonis la rekonstruon de la urbo Jerusalemo, kiu konsideriĝis parto de la imperio.

Norda Afriko[redakti | redakti fonton]

Cetera mondo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Krom la jam menciataj, dum la jacento interalie vivas

Malkovroj kaj inventoj[redakti | redakti fonton]