6-a SAT-Kongreso 1926
6-a SAT-Kongreso 1926 | |
---|---|
Loko | Sankt-Peterburgo |
Ekde | 6-a de aŭgusto 1926 |
Ĝis | 10-a de aŭgusto 1926 |
Organizanto | Sennacieca Asocio Tutmonda |
← Antaŭa | Sekva → |


La 6-a kongreso de SAT okazis en Leningrado (nun Sankt-Peterburgo) inter la 6-a kaj la 10-a de aŭgusto 1926, sub la honorprezidenteco de Lunaĉarskij. Partoprenis 400 homoj el 14 landoj, sed ĉeestis neniu direkciano de SAT el Parizo. La sekretario de la organiz-komitato estis Simeono Podkaminer
Raportoj pri Esperanto en lernejoj kaj lab. grupoj, Esperanto kaj radio, internacia lab. korespondado k.a. Rekomendo starigi lokajn SAT-grupojn. Tezoj pri rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Sovetia poŝto eldonis SAT-poŝtmarkon.
Por la kongreso estis eldonitaj diversaj libroj, ekzemple Mallonga skizo de ekzisto kaj agado de Unuiĝo de Sovetiaj kaj Komercaj Oficistoj en USSR.
-
Solena malfermo
-
Komuna foto
-
Interfratiĝo de ruĝarmeanoj kaj ruĝaj frontbatalantoj esperantistaj
-
Kongresa poŝtoficejo