6-a Strato de Aŭstino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6-a strato vesperkrepuske

6-a Strato estas nomo de specifa strato, kiu estas ĉefa distra regiono en Aŭstino (Teksaso, Usono). Temas ĉefe pri trinkejoj kaj muzikejoj (kie oni povas aŭskulti rok-, punk-, ĵas-, blus-, kaj alian muzikon en multaj kluboj) kaj dancejoj. Tiaj lokoj kompreneble ne nur estas sur 6-a Strato sed ankaŭ en la regiono ĉirkaŭ 6-a Strato, sed pro historiaj kialoj, multaj loĝantoj simple uzas "6-a Strato" kiel la nomon de tiu regiono.

Ankaŭ de tempo al tempo okazas stratfestoj, kiam aŭtoj ne estas permesataj sur la strato por ke homoj libere promenas, ekzemple festoj pri artaĵoj, kaj la jara festo de Hallowe'en (Halovino) (la 31-an de oktobro), kiam plurmiloj da homoj en kostumoj promenas laŭ la strato, por vidiĝi de aliaj kaj vidi aliajn.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.