6-a jarcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 6-a jarcento p.K.)

La 6-a jarcento komenciĝis la 1-an de januaro 501 kaj finiĝis la 31-an de decembro 600.

Skiza superrigardo[redakti | redakti fonton]

la forumo de Trajano donas impreson pri la iama gloro de Romo

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En la Okcidento, la jarcento markas la finon de la klasika grek-romia antikvo kaj la komencon de la eŭropa mezepoko. La kolapso de la Okcidenta Romia Imperio malfrue en la antaŭa jarcento lasis Eŭropon rompita en multajn malgrandajn ĝermanajn regnojn konkurantajn furioze por tero kaj riĉaĵo. De la malordo la Frankoj ekstaris al eminenteco kaj eltranĉis ampleksan domajnon kovrantan grandan parton de moderna Francio kaj Germanio. Dume, la pluviva Orienta Romia Imperio komencis disetendiĝi sub Imperiestro Justiniano, kiu rekaptis Nordafrikon de la vandaloj kaj provis plene reakiri Italion ankaŭ, en la espero de restarigi romian kontrolon de la teroj iam regitaj de la Okcidenta Romia Imperio.

Azio[redakti | redakti fonton]

En ĝia dua Ora epoko, la Sasanida Imperio atingis la pinton de sia potenco sub Kosroes la 1-a Anuŝirvan en la 6-a jarcento. La klasika Gupta Imperio de Norda Barato, plejparte transkurata de la hunaoj, finiĝis meze de la 6-a jarcento.

nuntempaj ruinoj de la piramidoj de la eksa azteka metropolo Teotiŭakano

En Japanio, la Kofun-epoko cedis lokon al la Asuka-epoko (ambaŭ kune estas foje nomataj la epoko de Jamato). Post esti dividita dum pli ol 150 jaroj inter la Sudaj kaj Nordaj Dinastioj, Ĉinio estis reunuigita sub la dinastio Sui fine de la 6-a jarcento. La Tri Regnoj de Koreio daŭris dum la jarcento. La nomada tjurka konfederacio gokturkoj (historie Türük Bodun, moderne en la turka nomata Göktürkler, iĝis grava potenco en Centra Azio.

Ameriko[redakti | redakti fonton]

En centra Ameriko, la azteka metropolo Teotiŭakano komencis malkreski en la 6-a jarcento post kiam atingis sian zeniton inter 150 kaj 450 de nia erao. La jarcento estis la klasika periodo de la Majaa civilizo en Centra Ameriko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]