62 minutoj
-
| 62 minutoj | ||
|---|---|---|
| Artisto | sveddevena esperantlingva rokgrupo Persone | |
| Tipo | muzikalbumo | |
| Publikigo | 1987 | |
| Ĝenro | alternativa rokmuziko | |
62 minutoj estas la unua albumo de la sveddevena esperantlingva rokgrupo Persone. Ĝi estis eldonita en 1987. Kvankam ĝia 12 kantoj dividiĝis al du "flankoj", kvazaŭ temus pri publikaĵo sur vinildisko, la plej multaj ekzempleroj en la 1980-aj jaroj eldoniĝis en formo de muzikkasedo, poste kiel kompaktdisko.
Dum la unuaj tri jaroj, de 1986 ĝis 1988, la grupo Persone konsistis el Borje Lund (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Martin Wiese (elektra gitaro, elektra basgitaro, kantado), Bertilo Wennergren (drumo, kantado) kaj Per Ola Axelsson (saksofono, kantado). Kun tiuj membroj Persone registris kaj eldonis sian unuan albumon 62 minutoj en 1987. Dum tiu sama jaro Persone faris turneon en Pollando koncertante ok fojojn.[1] Dua albumo, En la spegulo, sekvis nur en 1991.
Listo de kantoj
[redakti | redakti fonton]Flanko A
- De l' praa tempo ĝis la nun' (Bertilo)
- Tute sekura (Borje)
- La bonurbo (Martin, Bertilo, Per Ola)
- Ĉu al paca cel' (Bertilo, Per Ola)
- Ĉu vi pentas? (Borje)
- Longe for (Martin)
Flanko B
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Historio de Persone ĉe ĝia retpaĝo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- en JuTubo (esperante)
- albumaj informoj en la oficiala retejo de Bertilo (esperante)
- informoj pri la grupo en la retejo KantaroVikio (esperante)
| ||||||||
