6384 Kervin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
6384 Kervin
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 6384 Kervin
Aliaj nomoj 1989 AM; 1990 KS
Malkovro
Malkovrinto Eleanor Francis Helin
Dato de malkovro 3-a de januaro 1989
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono
Inner Main Belt vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
289,686 Gm (1,936 AU)
267,484 Gm (1,788 AU)
311,887 Gm (2,085 AU)
Discentreco 0,0766
Meza anomaliangulo 18,866°
Klinangulo 26,289°
Periodo 984,240 tagoj (2,695 jaroj)
Meza cirkulrapido 21,40 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
76,882°
Argum. de periapsido 265,658°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 3.74 ± 0.77 km
Ĉefa korpo : 3.6 km
Rotacia periodo 0,1508 tago (3,6194 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0.503 ± 0.021
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,8
vdr

6384 Kervin estas tre malgranda, eksterordinare hela duopa asteroido de la interna asteroida zono, ano de la hungaria familio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 3-an de januaro 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar, (kantono San Diego en Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo honoras Paul W. Kervin, sciencan estron de la laboratorio Phillips de la Air Force Maui Optical and Supercomputing observatory (AMOS). Li ludas gravan rolon en la gvidado de la programo JPL / AMOS, ĉefe direktita al la observo de terrenkontaj kaj aliaj interesantaj asteroidoj.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita en 2015 de Brian D. Warner kaj A. Aznar Macias uzinte observojn de lumaj kurboj, anoncita en marto 2016.

Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,1 km kaj orbitan duonan grandakson de 6,1 km. Ĝia orbita periodo estas 0,6642 ± 0,0004 tago (15,94 ± 0,01 horoj). La rotacia periodo de tiu satelito estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (6001 - 7000)Poste:
6383 Tokushima6384 Kervin6385 Martindavid