65803 Didimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
65803 Didimo
asteroido
astronomia simbolo
astronomia simbolo
duopa asteroido • potence danĝera asteroido
Oficiala nomo 65803 Didymos
Aliaj nomoj 1996 GT
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ ĝemelo vd
Malkovro
Malkovrinto Spacewatch
Dato de malkovro 11-a de aprilo 1996
Loko de malkovro Tucson (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
Amora asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
245,979 Gm (1,644 AU)
151,518 Gm (1,0128 AU)
340,440 Gm (2,276 AU)
Discentreco 0,3840
Meza anomaliangulo 124,618°
Epoko 27-a de aprilo 2019
Klinangulo 3,409°
Periodo 770,118 tagoj (2,108 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
73,207°
Argum. de periapsido 319,319°
Terdistanco
- Minimuma

5,878 Gm (0,03929 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 0,77 ± 0,1 km
Ĉefa korpo : 0,75 ± 0,1 km
Maso
- Denso
5,27 x 10¹¹ kg
1,7 — 2,1 g/cm³
Rotacia periodo 0,09414 tago (2,2593 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,16 ± 0,04
Observaj ecoj
Spektroklaso Xk
Absoluta magnitudo 18,0
vdr

65803 Didimo estas tre malgranda, meze hela kaj rapide rotacianta duopa apolona asteroido. Ĝi estas terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 11-an de aprilo 1996 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia discentra orbito interne tanĝas tiun de la Tero kaj krucas tiun de Marso kun febla orbita klineco.

Ĝia tera MOID estas 0,039294 AU (5,878 milionoj da km).

Ĝia marsa MOID estas 0,039294 AU (5,878 milionoj da km).

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 17-an de decembro 2012 de P. Pravec, L. A. M. Benner, M. C. Nolan, P. Kušnirák, D. Pray, J. D. Giorgini, R. F. Jurgens, S. J. Ostro, J.-L. Margot, C. Magri, A. Grauer kaj S. Larson per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 28-an de novembro 2003.

Tiu satelito havas diametron de 0,17 ± 0,03 km, orbitan duonan grandakson de 1,18 ± 0,03 km kaj orbitan periodon de 0,4958 ± 0,0002 tago (11,8992 ± 0,0048 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ricevis la nomon Didymos (Δίδυμος), kiu signifas "Ĝemelo" en greka lingvo, alude al sia duopeco. Ĝia satelito estis maloficiale nomita Didymoon : angla vortŝerco el Didymos kaj Moon (Luno en angla).

La satelito ricevis la oficialan nomon Dimorphos la 23-an de junio 2020, laŭ la greka nomo Δίμορφος : "kiu havas du formoj".

Esploro[redakti | redakti fonton]

Didimo estas la celo de la kosma misio AIDA,[1] provo de deviigo de ĝia satelito. La celo de tiu eksperimento estas scii ĉu eblus ŝanĝi la orbiton de potence danĝera objekto por antaŭmalhelpi alfrapon sur Tero.

Tiu misio plenumiĝos en du tempoj :

Alfrapilo DART[redakti | redakti fonton]

La kosmoveturilo Double Asteroid Redirection Test (DART) estis lanĉita de NASA en 2021, kaj, en 2022, alfrapos la sateliton de Didimo kun relativa rapido de 6 km/s.[2] La efikoj de la alfrapo estos observataj elde la Tero.

Estis planita, ke la alfrapo estos observata de proksime per kosmosondilo "AIM" lanĉita de Eŭropa Kosma Agentejo (EKA), sed Eŭropo rezigis tiun projekton.[3]

Kosmosondilo Hera[redakti | redakti fonton]

Laŭprojekte, la kosmosondilo Hera estos lanĉata de EKA en 2023.[4] Ĝia misio estos observi la asteroidon kaj ties sateliton, studi la krateron lasita de la alfrapo far'de DART kaj precize mezuri la karakterizilojn de la satelita orbito. Tio permesos taksi la efikon de la alfrapo sur la movo de la satelito.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (65001 – 66000)Poste:
(65802) 1996 BA365803 Didimo(65804) 1996 HT6