69-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Santiago de Compostela, Provinco Korunjo, Galegio, Hispanio, okazis la 69-a Hispana Kongreso de Esperanto de la 2-a ĝis la 5-a de julio de 2010, organizita de galegaj esperantistoj el la Galega Esperanto-Asocio. Laŭ la kongreslibro aliĝis ĝis 49 kongresanoj, sed poste partoprenis kelkaj pliaj.

Inter aliaj programeroj kaj prelegoj okazis prelegoj pri la Jakoba Vojo, meso en Esperanto en la katedralo nome en la kapelo de Sankta Andreo, vizito al la Rio de Aroso kie la kongresanoj povis viziti domon de Rosalía de Castro kaj gustumegi tie bredatajn mitulojn surŝipe kaj vizito al la urbo gvidate de historiistino Gualteria, kiu same prelegis pri la malbonaj virinoj ĉe la katedralo.

Aliaj programeroj estis prelego de Xesús Alonso Montero pri esperanto kaj la galega, kaj alia pri komparo inter la jakobaj pilgrimadoj kaj japanaj pilgrimadoj. Okazis vizito al muzeoj pri galega popolo, pri sciencoj kaj pri komparo inter klasikaj kaj modernaj artaĵoj. Krom okazis kursetoj, koncertoj kaj tipa galega brandobrulaĵo nome "queimada" kiel tipa sorĉista ceremonio.