70 Virginis b

El Vikipedio, la libera enciklopedio
70 Virginis b
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo
Artista bildo de 70 Virginis b
Gepatra stelo
Stelo 70 Virginis
Spektroklaso G2.5Va
Konstelacio Virgo
Rekta ascensio (α) 13h 28m 25.8s
Deklinacio (δ) +13° 46′ 43.5″
Ŝajna magnitudo (mV) 5,00
Distanco 59,1 lj
Maso 1,1 M
Radiuso 1,858 ± 0,124 R
Temperaturo 5770 K
Metaleco [Fe/H] −0,03
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,484 ± 0,028 AU
Discentreco (e) 0,4007 ± 0,0035
Orbita periodo (P) 116,6884 ± 0,0044 tagoj
Argumento de la periastro (ω) 358,71 ± 0,54º
Tempo de la periastro (T0) 2.447.239,82 ± 0,21 JT
Duon-amplitudo (K) 316,3 ± 1,7 m/s
Fizikaj ecoj
Minimuma maso
(m sin i)
7,49 ± 0,61 MJ
Informo pri malkovro
Dato 17-a de januaro 1996
Malkovristoj Geoffrey Marcy
R. Paul Butler
Metodo Radiala rapido
Loko Usono Usono
Situacio Konfirmita
vdr

70 Virginis b estas ekstersunsistema planedo je proksimume 60 lumjarojn en la konstelacio Virgo. Anoncita dum 1996 de Geoffrey Marcy kaj R. Paul Butler, 70 Virginis estis unu el la unuaj steloj kiuj havis konfirmitan planedon.[1] Kiam ĝi estis anoncita, astronomoj kredis ke 70 Virginis b estis en la enloĝebla zono de sia stelo, sed poste ili malkovris ke ĝi orbitas pli proksime al sia stelo.

Fizikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

70 Virginis b estas varma Jupitero kun tre discentra orbito kun faras kompletan orbiton ĉirkaŭ sia stelo post 116 tagoj. Ĝ minimuma maso estas 7,5 Jupiter-masoj kaj ĝia surfaca gravito estas do, inter ses kaj ok eble pli granda ol tiu de Jupitero. Kiam ĝi estis malkovrita, astronomoj kredis ke la stelo troviĝis nur je 29 lumjarojn kaj do, laŭ la videbla magnitudo, ĝi ŝajnis pli luma. Pro tio, la astronomoj unue pensis ke la planedo troviĝis en la enloĝebla zono.[2]

La satelito Hipparcos montris ke la stelo estas pli malproksime kaj tiel ĝi estas malpli luma kaj do, malpli varma. Pro tio nun ni scias ke la planedo ne troviĝas en la enloĝebla zono.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1996) “A Planetary Companion to 70 Virginis”, The Astrophysical Journal Letters 464 (1), p. L147–L151. doi:10.1086/310096. 
  2. Powell, Corey, "A Parade of New Planets", Scientific American, 1996-05-27. Kontrolita 2007-05-13.
  3. Perryman, M. A. C., et al. (1996). “Hipparcos distances and mass limits for the planetary candidates: 47 Ursae Majoris, 70 Virginis, 51 Pegasi”, Astron. Astrophys. 310, p. L21–L24. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]