71-a Hispana Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupa foto de la 71a Hispana Kongreso de Esperanto (foto de Pedro Hernández).
Filmeto pri la kongreso.
Kongresanoj enirante la kongresejon.
Esperantistoj vizitantaj la internan funkciadon de ventmuelejoj en Campo de Criptana.

En Almagro, Provinco Reĝurbo, Kastilio-Manĉo, Hispanio, okazis la 71-a Hispana Kongreso de Esperanto de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, organizita ĉefe de manĉaj esperantistoj el la Esperantista Manĉa Asocio, kaj ĉefe el Raúl Martínez Anguita kaj Jesús García Cano. La kongresejo estis la mirinda Palaco de la Grafoj de Valdeparaíso.

Tiuokaze diversaj artikoloj kaj aperoj menciis la kongreson kaj ĝeneralan diskonigadon pri esperanto en diversaj amaskomuniloj kaj regionaj kaj ŝtataj. Laŭ la kongreslibro aliĝis ĝis 90 kongresanoj, sed poste partoprenis kelkaj pliaj.

Programo[redakti | redakti fonton]

Inter aliaj programeroj kaj prelegoj okazis prelegoj pri la Ibera Skolo fare de Miguel Fernández, pri Bitoteko fare de Ana Manero, prezentado de ludo "Talismanoj" fare de Abel Montagut, prezentado de novaj libroj fare de Miguel Gutiérrez Adúriz[1] kaj vizito al la urbo gvidate de profesiaj gvidistinoj kaj al la Teatrokorto, kie okazis prezenta spektaklo.

José Antonio del Barrio reprezentis la estraron de la Hispana Esperanto-Federacio, prezentis kinan festivalon[2] kaj gvidis kvizon kaj aŭkcion. Pedro Sanz zorgis pri la Libroservo de SATeH. Okazis ankaŭ kurso por komencantoj, ateliero pri astronomio, peĉakuĉo, ĝenerala kunveno de HEF kaj aliaj pli neformalaj kunsidoj. La kongreso okazis en la Palaco de la Grafoj de Valdeparaíso de la 18-a jarcento, bela konstruaĵo de baroka fasada enirejo kaj nuntempe kulturejo de la provinca deputitaro de Ciudad Real.

Distraj aferoj[redakti | redakti fonton]

Ekstere okazis koncerto de Kaj Tiel Plu en la teatro Hospital de San Juan en mirinda koncerto, kies amasan ĉeeston bedaŭrinde malhelpis tiuvespera frosta vetero, kaj teatrospektaklo en la Municipa Teatro laŭ gvido de Miguel Fernández kaj prezentado fare de li mem kaj de Ana Manero kun partopreno de preskaŭ dudeko da kongresanoj, inter kiuj la madrida aktorino Laura Pascual, kun sia spektaklo pri La patrino ĉe Lorca, surbaze de tekstoj el Sanga nupto de Federico García Lorca. Alia spektaklo estis koncerto de Kvaropo Sinkopo.

La tuttaga ekskurso okazis al Campo de Criptana, kie ĉefe oni vizitis ventomuelejojn, en unu el ili muzeeton pri Sara Montiel, kaj vinfarejon.

La 2-an de majo okazis postkongreso, kun vizito al la natura parko Tablas de Daimiel.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. el kiuj elstaras la nova eldono de la lernometodo de Miguel Gutiérrez Adúriz, plus libro de mikronoveloj de la sama aŭtoro, Ne ekzistas verdaj steloj, kaj traduko fare de la sama aŭtoro de novelaro Ombroj sur verda pejzaĝo de la kantabra verkisto Manuel Llano.
  2. Prezentiĝis tri filmoj, inter kiuj du pri la Esperanto-movado mem: La universala lingvo kaj Esperanto, tiu ĉi lasta mendita de la Eldona Kooperativo de SAT. Plej surpriza por multaj estis filmo Stranga nupto, amatora eksperimento pretigita ĉ. la jaro 1980 en la malnova sidejo de Madrida Esperanto-Liceo, kaj poste preskaŭ forgesita, kun almodovareskaj trajtoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]