7435 Sagamihara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 7435 Sagamiharo)
7435 Sagamihara
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7435 Sagamihara
Aliaj nomoj 1994 CZ1 ; 1982 VB7 ;
1987 DX4 ; 1990 BG5 ;
1991 JT3 ; 1992 SG25
Nomita laŭ Sagamihara vd
Malkovro
Malkovrintoj Kin Endate kaj
Kazuro Watanabe
Dato de malkovro 8-a de februaro 1994
Loko de malkovro Kitami (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
341,049 Gm (2,280 AU)
304,304 Gm (2,034 AU)
377,794 Gm (2,525 AU)
Discentreco 0,108
Meza anomaliangulo 185,282°
Klinangulo 3,794°
Periodo 1257,291 tagoj (3,442 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,72 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
212,417°
Argum. de periapsido 318,397°
Fizikaj ecoj
Diametro 4,784 km vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,209 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,6
vdr

7435 Sagamihara estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 8-an de februaro 1994 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio, Hokajdo.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝuldas sian nomon al la urbo Sagamihara, ĉirkaŭ 50 km okcidente de Tokio, en la ebenaĵo de la rivero Sagamigava. En 1892 la Baza Linio de Sagamino por la nacia triangulado estis starigita tie. En la ĵusaj jaroj la urbo iĝis granda industria centro. En 1989 la kampuso de la Instituto pri Kosmo kaj Kosmonaŭtika Scienco, kiu malvolvas la japanajn sciencajn artefaritajn satelitojn, transloĝiĝis al Sagamihara, kie la satelitoj Yoko kaj Haruka estis konstruitaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7434 Osako7435 Sagamihara7436 Kuroiwa