7561 Patrickmichel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7561 Patrickmichel
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7561 Patrickmichel
Aliaj nomoj 1986 TR2  ; 1989 KT ;
1993 KP2
Nomita laŭ Patrick Michel vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 7-a de oktobro 1986
Loko de malkovro Flagstaff (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
415,886 Gm (2,780 AU)
316,405 Gm (2,115 AU)
515,368 Gm (3,445 AU)
Discentreco 0,239
Meza anomaliangulo 242,456°
Klinangulo 9,796°
Periodo 1693,061 tagoj (4,635 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,88 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
66,768°
Argum. de periapsido 348,010°
Fizikaj ecoj
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,7
vdr

7561 Patrickmichel estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 7-an de oktobro 1986 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la franca ĉiel-mekanikisto kaj inĝeniero Patrick Michel, direktoro de esploro en la CNRS kaj fakulo pri la terrenkontaj asteroidoj. Li estis la unua, kiu komputis la lokojn kaj fortojn de la orbitaj resonancoj en la interna sunsistemo. Li ankaŭ enketis pri la diversaj efikoj, kiuj influas la evoluon de terrenkontaj kaj marsrenkontaj asteroidoj. Michel laboris pri la evoluo de 433 Eroso kaj montris, ke kvankam eblas, ke ĉi-tiu objekto alfrapus Teron en malproksima estonteco, la probablo de tia evento restas malgranda.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7560 Spudis7561 Patrickmichel7562 Kagiroino-Oka