7778 Markrobinson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
7778 Markrobinson
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 7778 Markrobinson
Aliaj nomoj 1993 HK1; 1979 YT3 ;
1982 KG; 1990 UO11 ;
1990 VB2
Malkovro
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro 17-a de aprilo 1993
Loko de malkovro Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Marsrenkonta asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
356,832 Gm (2,385 AU)
240,040 Gm (1,605 AU)
473,623 Gm (3,166 AU)
Discentreco 0,327
Meza anomaliangulo 84,458°
Klinangulo 19,559°
Periodo 1345,568 tagoj (3,684 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
224,631°
Argum. de periapsido 97,302°
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,3012 tago (7,230 horoj)
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,5
vdr

7778 Markrobinson estas marsrenkonta asteroido, malkovrita la 17-an de aprilo 1993 de la usonaj geedzaj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar, (kantono San Diego, Kalifornio, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de Mark Robinson, planeda geologo kiu laboris pri la astroj kiel Merkuro, Luno, Marso, kaj malgrandaj planedoj.

Mark Robinson komencis sian karieron en Alasko, kie li serĉis ercojn kaj ricevis sian abiturienton pri scienco de la Universitato de Alasko en Fairbanks. Li plenumis sian doctorecon en Havajo en 1993 pri la luna kaj marsa vulkanismoj; poste li komencis sian elstaran laboron kun la misio Clementine al la Luno kiel ano de la departemento pri astrogeologio de la United States Geological Survey.

Elde sia nova bazo ĉe la Northwestern University, Mark Robinson zorgis pri la misio NEAR Shoemaker kaj la estontaj esplormisioj al Merkuro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (7001 - 8000)Poste:
7777 Consadole7778 Markrobinson7779 Susanring