7-a de julio
(Alidirektita el 7an de julio)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | |||||
3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 |
10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 |
17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 |
24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 |
31 | ||||||
aranĝo de 2023 tagoj |
La 7-a de julio estas la 188-a tago de la jaro (la 189-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 177 tagoj restas.
Je la 7-a de julio okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 1124: Libano: Tiro estis konkerita de krucmilitistoj
- 1136: Papo Inocento la 2-a eldonis Buleon de Gniezno, foriganta metropolitan dependecon de la Ĉefdiocezo de Gniezno de la Magdeburga Ĉefdiocezo - en la latina teksto estis enplektitaj multe da polaj vortoj
- Britio
- 1307: Eduardo la 2-a iĝis reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj
- 1329: Davido la 2-a iĝis reĝo de Skotlando, kies kuzo fondis skotan dinastion de Stuartoj
- 1438: Reĝo de Francio Karlo la 7-a proklamis pragmatan sankcion
- 1455: Dek-membra regenta registaro estis nomumita en Moravio por la periodo de du jaroj
- 1456: Johana de Arko estis postmorte senkulpigita pri riproĉo de herezo
- 1534: Unua dokumentita komerca interŝanĝo inter eŭropanoj kaj loĝantoj de Golfo Sankt-Laŭrenco en Nordameriko
- 1543: Franca armeo invadis Luksemburgon
- 1572: En Knyszyn mortis senide reĝo de Pollando kaj grandduko de Litovio Sigismondo la 2-a - formorto de la vira pola branĉo de Jagelona dinastio (ekde 1386), kaj la dinastio Gediminidoj finiĝis (ekde 1316)
- 1650: Sveda armeo forlasis urbojn de Moravio
- 1770: Malvenko de turka ŝiparo en marbatalo apud Çeşme kadre de la 5-a rusa-turka milito
- 1798: Usona Kongreso malvalidigis ĉiujn traktatojn kun la Unua Respubliko de Francio - komenciĝis kvazaŭ-milito dum kiu ambaŭ flankoj evitis formalan militdeklaron
- 1807: Paco de Tilsit: dum la militoj de Napoleon Bonaparte la Franca Imperio kaj la Rusia Imperio pactraktatis kun Reĝlando Prusio en Tilsit — duonsuverena ŝtateto Varsovia Dukejo kreiĝis el teritorioj de la 2-a kaj 3-a dispartigoj de Pollando
- 1838: Egiptaj soldatoj subpremis tritagan kontraŭjudan tumulton en Safed okazigitan de druzoj kaj islamaj kamparanoj
- 1840: Laŭ ordono de imperiestro Nikolao la 1-a la Statutoj de Litovio estis nuligitaj kaj la rusiaj leĝoj enkondukitaj en Litovio
- 1841: Pola studento kaj porsendependa aganto Karol Levittoux sinbruliĝis en malliberejo de Varsovia Citadelo
- 1856: Usona enlanda milito: oni pendumis 4 komplotintojn lige al la murdo de usona prezidento Abraham Lincoln
- 1881: Romo: fabelo pri Pinokjo aperis en porinfana gazeto
- 1893: Kalendaro: Miroslav Krleža, kroata verkisto naskiĝis — samdate (sed 12 tagojn pli poste, laŭ valida en la Rusia imperio julia kalendaro) naskiĝis rusa, sovetia poeto Vladimir Majakovskij
- 1898: Usono aneksis pacifikan insularon Havajo, la dokumenton subskribis prezidento William McKinley
- 1907: Usona impresario Florenz Ziegfeld enscenigis la unuan de siaj Ziegfeld Follies
- 1911: Norda Pacifiko: kvar landoj subskribis konvencion, kiu malpermesis subĉielan ĉasadon kontraŭ ordinarajn fokojn
- Unua Mondmilito
- 1915: Unua batalo de Isonzo finiĝis
- 1919: Ĉeĥoslovaka armeo likvidis Slovakan sovetan respublikon — la registaro de Karel Kramář eksiĝis, la sekvan tagon, prezidanto Masaryk nomumis novan registaron gvidatan de socialdemokrato Vlastimil Tusar
- 1920: Soveta-Pola Milito: polaj episkopoj sendis leteron Al episkopoj de la mondo, en kiu ili konsciigis pri minaco por Eŭropo, se Pollando cedus al bolŝevismo
- 1926: Rumana reĝlando: rumana registaro deklaris sieĝostaton en Suda Dobruĝo dislokigante regulan armeon en la regiono
- 1930: Konstruado de la digo Boulder komencita - nun la Akvobaraĵo Hoover
- 1937: Incidento sur ponto de Marko Polo (apud Pekino kaj Tjanĝino) kaŭzis eksplodon de la dua japana-ĉina milito
- 1937: Mandata Palestino: raporto de Peel-komisiono rekomendis disdividi Palestinon
- 1938: En Sovetunio aperis unua televida programo
- 1939: Sur aneksita Karpata Rutenio oni enkondukis hungaran civilan administradon
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: unua numero de pollingva "Prawda Wileńska" (Vilna Vero) aperis; en Varsovio oni sciigis, ke de oriento per trajnoj alvenis tra Przemyśl, Hrubieszów kaj Terespol 66,6 mil rifuĝintoj, el kiuj 14 mil personoj iris al mallibero aŭ trudlaboro en Tria Regno; nokte soveta aviado de malproksima atingo atakis per 129 bombaviadiloj 14 nodajn aerodromojn
- 1941: Holokaŭsto: en Radziłów en Podlaĥio germana Einsatzgruppen murdis lokan judan loĝantaron - ĉirkaŭ 800 personoj pereis, el kio ĉirkaŭ 500 oni vivbruligis; en Skałata, proksime al Tarnopol, lokaj ukrainoj okazigis pogromon de 560 judoj; 16-a tago de fulmomilita germana invado al Sovetunio: Orienta Fronto: apud Barenca maro la soveta 14-a Armeo haltigis atakon de germanaj trupoj al Murmansko; en Finna Laponio germanaj-finnaj trupoj konkeris Salla; en Belorusa SSR germanoj transiris Daŭgavon (Vicebska regiono); en Ukrainio germana 1-a Kirasita Grupiĝo ekregis Berdyczów (nun en Ĵitomira provinco); en Besarabio la soveta 9-a Armeo sensukcese kontraŭatakis al germanaj-rumanaj trupoj; nokte de la 7-a/8-a de julio soveta aviado de fora atingo atakis 14 nodajn aerodromojn per 129 bombaviadiloj, matene aviado de Norda, Nord-Okcidenta, Okcidenta kaj Suda atakis 28 aerodromojn; usona armeo alteriĝis sur Islando antaŭ atendata invado fare de Germanio anstataŭante britan okupadon de la insulo; en Universitato Kolumbio komenciĝis Monato de Pola Libro, kun anoncitaj honoraj gastoj Józef Wittlin, Julian Tuwim, Kazimierz Wierzyński kaj Antoni Cwojdziński; Bejruto estis okupita de Libera Francio kaj britaj taĉmentoj; Afganio: reĝo Mohammed Zahir Ŝaho deklaris en parlamento, ke la lando estos strikte neŭtrala
- 1942: Operaco Reinhardt: Gestapo kaj germana ĝendarmaro pafmortigis en Krempna ĉirkaŭ 1260 judojn alveturigitajn de geto en Żmigrod Nowy (proksime al Jasło); germana submarŝipo U-701 detruis Kabon Hatteras; Ruĝa Armeo disdividis Brjanskan Fronton al la Brjanska kaj Voroneĵa
- 1943: Germanoj ekstermis vilaĝon Ŝauliĉe (proksime al Vaŭkavisk) murdante 336 personojn, en tio 120 infanojn; taĉmento de EA batalis kontraŭ germanoj apud Ćmielów (distrikto Ostrowiec) - pereis 37 partizanoj; Delegito de Pola Registaro en Ekzilo decidis pri tutpollanda funebro ĝis la 1-an de aŭgusto, lige al morto de generalo Władysław Sikorski; Orienta Fronto: germana 9-a Armeo eniris al Kurska provinco - pezaj bataloj
- 1944: Operaco "Ostra Brama": taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo ekbatalis pri Vilno kune kun la Ruĝa Armeo, ne malpli ol 550 polaj soldatoj mortfalis, litovoj, kiuj dum la milito kunlaboris kun la germanoj, ne batalis - post la venko la 13-an de julio estis senarmigitaj kaj internigitaj fare de NKVD kaj la oficiroj arestitaj kaj senditaj al puntendaroj; taĉmento de EA estis ĉirkaŭigita dum polica traserĉo apud Opatów - 32 partizanoj pereis; 6-a kaj 12-a brigadoj de Vilna EA senarmigis 120 soldatojn de Wehrmacht konvojanta 3 mil sovetajn, italajn kaj jugoslaviajn militkaptitojn el Stalag 352 en Minsko; usona 8-a Aviada Armeo atakis Leipzig; Bomba Korpuso de RAF atakis germanajn pozicion en Caen-regiono (2300 tunoj da bomboj); Orienta Fronto: trupoj de la 1-a Belorusa Fronto okupis Święciany; de 3-a BF - Oszmiana kaj Ostrowiec en Grodna regiono, de 1-a BF - Stolin (Bresta regiono); Pacifika Fronto: granda sturmo de Japana imperia armeo en la batalo de Saipano - ĉ. 3 mil restantaj ĉe la vivo japanaj soldatoj ekmoviĝis al memmortiga atako kontraŭ usonaj pozicioj
- 1945: Dua soveta okupado de Pollando: Supera Komandanto de la Pola Soldataro marŝalo Michał Rola-Żymierski ordonis krei gvidantaron de mararmeo en Gdynia; registaro de Kanado agnoskis la Provizoran Registaron de Nacia Unueco; en Moskvo estis subskribita komerca pakto inter Pollando kaj Sovetunio; subskribo de ekonomia interkonsento kun Rumanio
- 1945: Zono de postmilita Germanio okupita de Francio: usonaj regopovoj transdonis Sarlandon sub francan administradon; Nikaragvo: kongreso agnoskis Ĉarton de la Unuiĝintaj Nacioj; registaro de Norvegio deklaris pri milita stato kun Japanio ekde la 7-a de decembro 1941
- 1946: Francesca Saverio Cabrini iĝis unua usona sanktulino
- 1957: Pelé debutis en la Brazila nacia teamo de futbalo
- 1961: Poezia volumo de Raymond Queneau Centmil miliardoj da poemoj aperis kiel kombinatorika poezio
- 1963: Sekreta polico de la frato kaj ĉefa politika konsilanto de sudvjetnama prezidanto Ngô Đình Diệm, atakis grupon de usonaj ĵurnalistoj, kiuj ĉeestis proteston dum la budhana krizo
- 1967: Niĝerio atakis ribelintan provincon Biafro
- 1969: En Kanado la franca lingvo oficialiĝis egalrajte al la angla
- 1977: En Usono estis testita nuklea armilo kun pligrandigita radiado, la neŭtronbombo
- 1978: Pacifika insularo Salomonoj sendependiĝis de Britio
- 1981: Unuafoje en la historio, Ronald Reagan nomumis virinon Sandra Day O'Connor al la Supera Kortumo de Usono
- 1983: Malvarma milito: Samantha Smith alvenis al Moskvo
- 1985: Okaze de la 1100-jariĝo de la morto de Sankta Metodo, granda amaso de kredantoj kolektiĝis en Velehrad - la ĉefepiskopo de Prago František Tomášek ankaŭ invitis estron de la katolika eklezio, la papon Johano Paŭlo la 2-a, al la festo al Cirilo kaj Metodo, sed la ĉeĥoslovakaj aŭtoritatoj malpermesis la viziton
- 1987: En Ĉernobilo komenciĝis proceso kontraŭ tri gvidantoj de la nuklea centralo de Ĉernobilo, kiuj estis akuzitaj pri ĝia eksplodo la jaron antaŭe
- 1989: Ukrainio: en Simferopolo aperis gazeto en la krime-tatara lingvo
- 1991: Jugoslavaj Militoj: per interkonsento finiĝis la 10-taga milito pri sendependeco de Slovenio kontraŭ Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
- 1997: Maldekstra alfluanto al Odro inundis Kłodzkon komencante inundon de la jarmilo
- 2003: NASA lanĉis sur Marson la roboton Opportunity
- 2005: Teroristaj atakoj de Londono: 56 homoj pereis kaj pli ol 700 vundiĝis en la Londona metroo
- 2007: Benedikto la 16-a eldonis proprainiciate Summorum Pontificum pri la Trenta meso
- 2007: Serio da monkolektaj koncertoj de la rok-muziko kaj pop-muziko en ĉiuj kontinentoj - Live Earth
- 2007: En Lisbono estis anoncitaj novaj sep mirindaĵoj de la mondo
- 2009: Solena enteriga ceremonio de Michael Jackson okazis en Los-Anĝeleso
- 2009: Benedikto la 16-a eldonis trian enciklikon Caritas in veritate
- 2012: 172 personoj pereis rezulte de fulmrapida inundo en Krasnodara regiono apud la Nigra Maro en Rusio
- 2016: Dum manifestacio kontraŭ brutaleco de polico en Dallas (Teksaso) nigrahaŭta kaŝpafisto Micah Xavier Johnson pafmortigis 5 blankajn policanojn, 9 vundis kaj 2 civilulojn - sekvan tagon estis mortigita helpe de telestiraviadilo kun bombo, kiam li rifuzis forlasi sian kaŝejon
- 2017: Khaltmaagiin Battulga gajnis prezidentan voĉdonadon en Mongolio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 134-a tago de la rusa agreso: Pasinttage en Donecka provinco estis 16 atakoj; loĝantoj de okupata Kreminna estas perforte enkorpigataj al Rusa armeo kaj sendataj al fronto, surstrate okazas ekzekutoj; preskaŭ 30 rusiaj soldatoj dizertis el Zaporiĵa provinco pro timo antaŭ ukrainaj atakoj el usonaj elpafiloj HIMARS — lige al ilia fuĝo alvenis funkciuloj de FSB; en Perejaslav estis detruita soveta monumento de 300-a datreveno de unuiĝo de Ukrainio kun Rusio; ĉirkaŭ mil volontulinoj anoncis sin al Ukraina armeo; de la 28-a de junio ukrainoj detruis 16 bazojn, kazernojn kaj magazenojn de malamiko; de la invadkomenco Rusio elpafis al celoj en Ukrainio 626 raketojn Iskander kaj Kalibr; belorusa soldato pereis apud Lisiĉansk du estas en mallibero, sorto de tri ne estas konata
- Ambasado de Ukrainio en Israelo dankis pro transporto de 9 tunoj de medicina helpo por Ĥarkivo; prezidentoj de Pollando kaj Litovio kune kun defendministroj renkontiĝis sur Suwałki-istmo, kiu ligas Pollandon kun Litovio kaj dislimigas Kaliningradan provincon de Belorusio, subigitan al Rusio — pro kreskanta internacia premo al Litovio krei eksteritorian koridoron post ekfunkciigo de la kvara fasko da sankcioj; Olena Zelenska sur titolpaĝo de semajnrevuo "Time"; rusa oligarĥo iĝis civitano de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kie translokiĝis kun la familio; Moskva akuzisto postulas punon de 7 jaroj da mallibero por urba konsilisto, akuzita pri kritiko de la armea interveno; ĉefrabeno de Moskvo kondamnis la rusan agreson kaj forlasis Rusion, ankaŭ organizis monkolekton por ukrainaj rifuĝintoj
- 2023: Nokte rusoj sendis 18 senpilotajn aviadilojn-kamikazoj kontraŭ celoj en Ukrainio, 12 estis paffaligitaj de aerdefendo, 3 personoj mortigitaj en Donbaso; pola ĉefministro Mateusz Morawiecki vizitis en Ukrainio neekzistantan vilaĝon Ostrówki, omaĝinte polajn viktimojn de la Volinia masakro farita de ukrainaj naciistoj — entute dum la germana kaj soveta okupadoj pereis ne malpli ol 100 000 poloj; en Lvovo komenciĝis dutaga funebro, nombro de mortintoj post rusa pripafo kreskis ĝis 10, inkluzive de poldevenaj patrino kaj filino; rezulte de rusa pripafo en Ĥarkiva provinco estis detruita lernejo; apud Baĥmut ukraina armeo ŝoviĝis unu kilometron; en Irpin estis rekonstruita, detruita de rusoj, la plej alta turdomo, al siaj loĝejoj en 18-etaĝa konstruaĵo povas reveni 1 000 loĝantoj; svedaj veturiloj de infanterio atingis Ukrainion — februare estis anoncitaj 50 Strf 90
- Mondreago: Dum gazetaraj konferencoj de prezidanto de Ukrainio, en Ĉeĥio ĉefministro Petr Fiala informis pri transdono al Ukrainio de helikopteroj kaj municio, kun eduko de pilotojn de F-16, kaj en Slovakio Zuzana Čaputová informis pri transdono de 16 memmovaj kanonhaŭbizoj — prezidento Zelenskij estas preta aĉeti de Slovakio kaj komune produkti aparataron por malminigo; Kievo ricevis de Varsovio laŭvicajn 6 vagonojn de metroo (sume jam 18); Germanio transonis i.a. laŭvican tankan ponton, sapeistan veturilon kaj aparataron por kontraŭbatali senpilotajn aviadilojn; duono de entreprenoj en Rusio spertas malsufiĉon de laboristoj; en fabriko de rusa urbo Ĉapajevsk okazis eksplodo - 6 personoj pereis, 2 estis vunditaj; germana spionagentejo BND subaŭskultis interparolojn de Prigoĵin kaj Lukaŝenka; Usono transdonos al Ukrainio grapolbombojn kiel provizoran kompletigon de provizaĵoj, laŭ Joe Biden ĝis kiam usonanoj ne rekreos municion de 155 mm
Esperantujo[redakti | redakti fonton]
- 1977: PSEK: Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo fondiĝis en Lublin (Pollando); ties sciencaj prizorgantoj estis sinsekve religiosciencisto Tadeusz Margul kaj filozofo Gerard Głuchowski
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1207: Elizabeto de Hungario, hungara reĝidino el dinastio Arpado, katolika sanktulino (m. 1231)
- 1540: Johano la 2-a, reĝo de Hungario, reganto de Transsilvanio (m. 1571)
- 1746: Giuseppe Piazzi, itala astronomo kaj matematikisto, monaĥo (m. 1826)
- 1764: Karl Heinrich von Lang, germana juristo, historiisto kaj verkisto (m. 1835)
- 1807: Elek Fényes, hungara statistikisto, verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1876)
- 1819: László Kőváry, hungara verkisto, historiisto, statistikisto (m. 1907)
- 1827: Julius Schnauß, germana fotisto, ĥemiisto kaj eldonisto (m. 1895)
- 1834: József Angster, hungara orgenkonstruisto, ankaŭ harmoniumokonstruisto (m. 1918)
- 1843: Camillo Golgi, itala Nobelpremiita fiziologo, konata de la Golĝi-aparato (m. 1926)
- 1848: Francisco de Paula Rodrigues Alves, prezidento de Brazilo (m. 1919)
- 1851: Charles Albert Tindley, usona metodista pastoro, komponisto de gospela muziko (m. 1933)
- 1855: Ludwig Ganghofer, germana verkisto (m. 1920)
- 1855: Artur Azevedo, brazila verkisto, aŭtoro de teatra komedio Amo per proverboj (m. 1908)
- 1860: Gustav Mahler, aŭstra komponisto kaj dirigento, reformisto de la muzikteatro (m. 1911)
- 1874: Władysław Grabski, pola ekonomikisto, historiisto, ĉefministro, aŭtoro de valuta reformo, rektoro de Bien-Ĉeflernejo en Varsovio (m. 1938)
- 1882: Janka Kupala, belorusa verkisto, poeto, dramisto, nacia aganto, kunkreinto de la lingvo de belorusa literaturo (m. 1942)
- 1884: Lion Feuchtwanger, germana dramverkisto (m. 1958)
- 1885: Nándor Koch, hungara geografo kaj geologo (m. 1961)
- 1887: Marc Chagall, rusia kaj franca pentristo kaj grafikisto, reprezentanto de kubismo kaj de internaciismo (m. 1985)
- 1890: Rezső Manninger, hungara bestkuracisto, pedagogo, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1970)
- 1893: Miroslav Krleža, kroata verkisto, poeto, enciklopediisto, leksikografo, esperantigata de Zlatko Tišljar (m. 1981)
- 1894: Dénes Mihály, hungara inĝeniero kaj inventisto pri televizio kaj sonfilmo (m. 1953)
- 1897: Sebastia Alberich i Jofre, kataluna agento pri transporto, prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, sekretario de Floraj Ludoj, aŭtoro de multaj tradukoj kaj recenzoj por "Kataluna Esperantisto", membro de Lingva Komitato, enestanta en Kataluna Antologio (m. 1967)
- 1897: Béla Szász, hungara historiisto kaj politikisto, gvidanto de Mezeŭropa Esplora Instituto (m. 1976)
- 1899: George Cukor, usona filmoreĝisoro (m. 1983)
- 1901: Vittorio De Sica, itala reĝisoro kaj aktoro (m. 1974)
- 1906: Charles Vaurie, usona ornitologo (m. 1975)
- 1907: Oleh Olĵiĉ, ukraina poeto kaj arkeologo, membro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj, esperantigata de Kris Long, murdita (m. 1944)
- 1907: Robert A. Heinlein, usona verkisto de sciencfikcio (m. 1988)
- 1909: Alfréd Erőss, hungara romkatolika episkopo, eklezia verkisto (m. 1950)
- 1916: Tiny Grimes, usona ĵaza kaj ritmenblusa gitaristo kaj kantisto (m. 1989)
- 1922: Dionis Tanasoglu, gagauza verkisto kaj filologo (m. 2006)
- 1926: Nándor Balázs, hungara-usona skermisto kaj fizikisto kunlaboranta kun Albert Einstein en Princeton (m. 2003)
- 1927: Mihály Kosztarab, hungara entomologo, biologo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio
- 1928: Imre Bogdán, rumania hungara agronomo publikiganta en "Popolo de Vilaĝoj"
- 1929: Ilona Jakab, rumania hungara pentristino (m. 1990)
- 1932: Joe Zawinul, aŭstra ĵazisto kaj sintezatoristo (m. 2007)
- 1940: Jetsun Pema, tibeta politikistino, socia kaj sporta aktivulino
- 1940: Ringo Starr, angla komponisto, kantisto, drumisto, membro de la muzikgrupo The Beatles
- 1941: János Péntek rumania hungara lingvisto, etnologo, universitata profesoro
- 1943: Ziemowit Jacek Pietraś, pola juristo, politologo, ĉinologo, scienca konsilanto de la Instituto de Mez-Orienta Eŭropo, profesoro de Universitato Maria Curie-Skłodowska en Lublin (m. 2004)
- 1944: Ernő Macalik, rumania hungara biologo okupiĝanta pri kuracplantoj
- 1945: Manuel Chaves González, hispana politikisto, prezidanto de Hispana Socialista Partio kaj de Andaluzio
- 1945: Helô Pinheiro, brazila fotomodelino kaj entreprenistino, konata de la kanto La knabino de Ipanema
- 1946: Peter Motzan, rumania literaturkritikisto
- 1947: Gjanendra, lasta reĝo de Nepalo, ligita kun la masakro de la nepala reĝfamilio
- 1949: Shelley Duvall, usona komikistino, produktoro, verkistino kaj kantistino
- 1949: Mikaelo Bronŝtejn, sovetia, rusia inĝeniero, prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj aŭtoro de la Legendoj pri SEJM kaj de kelkcent poemoj kaj kantoj, verkis kaj tradukis 23 librojn, muzikisto, laŭreato de literatura premio "Antoni Grabowski"
- 1950: Yuji Hyakutake, japana amatora astronomo, malkovrinto de 2 kometoj, unu per binoklo
- 1964: Mihály András, rumania hungara dancisto, koreografo
- 1971: Kinga Kali, hungara verkistino, antropologino, armenologino
- 1976: Andrea Virginás, rumania hungara estetikistino, kritikistino
- 1976: Bérénice Bejo, franca-argentina aktorino
- 1977: Stefano Bottoni, itala historiisto pri Orienta Eŭropo
- 1978: Réka Lászlóffy, rumania hungara pianistino, instruistino
- 1982: Julien Doré, franca kantisto, parenco de Gustave Doré
- 1984: Oleksij Honĉaruk, ukraina juristo kaj politikisto, ĉefministro
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 574: Johano la 3-a, papo, tradukinto de la verko de Pelagio la 1-a (n. nekonata)
- 907: Arpado, hungara princo, unua ŝtatestro de la hungara ŝtato en Karpata baseno, nomita laŭ la Arpad-dinastio (n. ĉirkaŭ 845)
- 1304: Benedikto la 11-a, papo, dominikano, beatigita (n. 1240)
- 1307: Eduardo la 1-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (n. 1239)
- 1531: Tilman Riemenschneider, germana skulptisto gotik-renesanca (n. 1460)
- 1572: Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio), reĝo de Pollando, grandduko de Litovio, la lasta el la reĝa dinastio de Jagelonoj kreinta la Respublikon de Ambaŭ Nacioj dum la Lublina unio (n. 1520)
- 1573: Jacopo Vignola, itala arkitekto kaj teoriulo de la Itala Renesanco (n. 1507)
- 1592: Demeter Hunyadi, dua episkopo de unitariisma eklezio de Transilvanio (n. nekonata)
- 1633: Lev Sapieha, granda kanceliero de Grandprinclando Litovio (n. 1557)
- 1720: Maria Barbara Bach, unua edzino de Johann Sebastian Bach (n. 1684)
- 1828: August Hermann Niemeyer, germana teologo, luterana poeto, vojaĝverkisto (n. 1754)
- 1849: Goffredo Mameli, itala patrioto, poeto, verkisto, aŭtoro de la nacia itala himno La kanto de la italoj (n. 1827)
- 1866: Adolph Diesterweg, germana pedagogo kampanjinta por sekularigado de lernejoj (n. 1790)
- 1879: Béla Wenckheim, hungara barono, ĉefministro de Hungario (n. 1811)
- 1885: Christoph Theodor Aeby, svisa antropologo germanlingva (n. 1835)
- 1887: Karl Vent, germana arĥitekto (n. 1842)
- 1890: Henri Nestlé, germana-svisa entreprenisto (n. 1814)
- 1891: P. T. Barnum, usona entreprenisto pri cirkartoj (n. 1810)
- 1897: Édouard Dantan, franca pentristo (n. 1848)
- 1898: Béla Szász, hungara poeto, tradukisto, akademiano (n. 1840)
- 1901: Johanna Spyri, svisa verkistino (n. 1827)
- 1912: Henri Poincaré, franca teoria sciencisto, konata de la konjekto de Poincaré (n. 1854)
- 1913: János Spáda, hungara arkitekto (n. 1877)
- 1919: Alois Keil, aŭstra politikisto kaj sindikatisto (n. 1875)
- 1927: Gösta Mittag-Leffler, sveda matematikisto, kunfondinto de la revuo "Acta Mathematica" (n. 1846)
- 1930: Arthur Conan Doyle, skota krimfikcia verkisto pri Sherlock Holmes, framasono kaj spiritisto (n. 1859)
- 1932: Errico Malatesta, itala anarkiisto kaj esperantisto (n. 1853)
- 1936: Georgij Ĉiĉerin, rusia, sovetia juristo kaj diplomato, popolkomisaro pri eksteraj aferoj subskribinta la Traktaton de Rapallo (n. 1872)
- 1948: János Schulek, hungara arkitekto, diplomito de Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto, ektrovinto de la reĝa palaco de Matiaso la 1-a en Visegrád, poste ties restaŭranto, konstruisto de i.a. Luterana preĝejo (n. 1872)
- 1950: Fats Navarro, usona ĵaztrumpetisto de muzikstilo bibopo (n. 1923)
- 1956: Renée Erdős, hungara verkistino kaj poetino (n. 1879)
- 1956: Gottfried Benn, germana verkisto, reprezentanto de la ekspresionismo, esperantigata de Guido Holz (n. 1886)
- 1962: Karl Mras, aŭstra klasika filologo (n. 1877)
- 1965: Moŝe Ŝaret, ĉefministro de Israelo, tradukisto el la turka kaj araba, membro de Juda Agentejo por Israelo, prezidanto de Monda Cionisma Organizaĵo (n. 1894)
- 1965: Johannes Ude aŭstra teologo, oratoro kaj ekonomikisto, vegetarano kaj pacifismulo (n. 1874)
- 1967: Vivien Leigh, brita aktorino (n. 1913)
- 1968: Hermann Grossmann, germana esperantisto kaj bahaano eldoninta internacian revuon "La Nova Tago", rangigita al Manoj de la Afero (n. 1899)
- 1971: Ub Iwerks, usona animaciisto, kartunisto, desegnisto de roluloj, inventisto, kaj teknikisto por specialaj efektoj, kreinta i.a. la rolulon Mickey Mouse (n. 1901)
- 1975: Béla Angi, hungara aktoro laboranta en Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo (n. 1912)
- 1975: István Simon, hungara poeto, tradukisto kaj politikisto, enestanta en Hungara Antologio (n. 1926)
- 1977: Miklós Kovács, rumania hungara futbalisto (n. 1911)
- 1979: István Gárdonyi, hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1907)
- 1985: György Harag, rumania hungara reĝisoro (n. 1925)
- 1989: László Feleki, hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1909)
- 1990: Cazuza, brazila komponisto kaj kantisto, unu el la plejuloj de brazila rokmuziko (n. 1958)
- 2006: John Money, juda psikologo, seksologo kaj verkisto esploranta seksan identecon (n. 1921)
- 2012: Leon Schlumpf, svisa politikisto, ŝtatprezidanto (n. 1925)
- 2013: Béla Buda, hungara kuracisto kaj psikiatro, katedrestro en Kalvinana Universitato Gáspár Károli, poste institut-gvidanto pri alkoholaj malsanoj, redaktisto de resume 14 psikologiaj revuoj (n. 1939)
- 2014: Alfredo Di Stéfano, argentina futbalisto kaj trejnisto (n. 1926)
- 2014: Eduard Ŝevardnadze, soveta politikisto, kungvidanto de Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, lasta ministro pri eksteraj aferoj de Sovetunio, prezidento de Kartvelio (n. 1928)
- 2015: Ági Mednyánszky, hungara aktorino, voĉoaktoro, dancistino, primadono, operetkantistino (n. 1927)
- 2015: Anamaria Pop, rumana poetino, tradukistino en Hungarujo (n. 1952)
- 2016: Wolfram Siebeck, germana ĵurnalisto kaj gastronomia kritikisto (n. 1928)
- 2019: Artur Brauner, germana filmproduktoro, fuĝinto de Lodza geto, honora civitano de Lodzo, centjarulo (n. 1918)
- 2019: Zoltán Ambrus, hungara ŝlagromuzikisto (gitaristo, kantisto, tekstopoeto) (n. 1966)
- 2021: Jovenel Moïse, prezidento de Haitio (n. 1968)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Benedikto la 11-a, papo
- Japanio: en Kanto dum kelkaj tagoj ĉ. la 7-a de julio estas festata Tanabata, la japana festo de alproksimiĝo de la du steloj: Vego kaj Altairo (disigitaj de la Lakta Vojo), en aliaj regionoj laŭ la lunsuna kalendaro la 14-an de aŭgusto 2021
- Nacia tago sur la Salomonoj, tago de la sendependeco (1978)
- Festo de sankta Firmeno: ĉefa tago de festo Sanfermines en Pamplono
- Monda tago de la svahila
- Saba Saba Tago (7/7) en Tanzanio: politika partio "TANU" estis fondita la 7-an de julio 1954.
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 7-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.