8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
emblemo de la 8-a TAKE.

La 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (kune kun la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso), ankaŭ konata kiel Kongresego, okazis de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 ĉe la urbo San-Paŭlo. La temo de la kongreso estis "Procezo de regiona integriĝo en la Amerika kontinento, la rolo de Esperanto".[1] Laŭ la Brazila Esperanto-Ligo, proksimume 400 homoj partoprenis en la kongreso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kongresego. Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (02 septembro 2010). Arkivita el la originalo je 2011-10-10. Alirita 2011-10-03.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]