809 Lundia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 809 Lundio)
809 Lundia
asteroido
809 Lundia (videbla magnitudo 16,6) apud stelo de videbla magnitudo 15,6.
809 Lundia (videbla magnitudo 16,6) apud stelo de videbla magnitudo 15,6.
809 Lundia (videbla magnitudo 16,6) apud stelo de videbla magnitudo 15,6.
asteroido
Oficiala nomo 809 Lundia
Aliaj nomoj 1915 XP; 1936 VC
Nomita laŭ Lund Observatory vd
Malkovro
Malkovrinto Max Wolf
Dato de malkovro 11-a de aŭgusto 1915
Loko de malkovro Hejdelbergo
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
341,556 Gm (2,283 AU)
275,743 Gm (1,843 AU)
407,368 Gm (2,723 AU)
Discentreco 0,193
Meza anomaliangulo 42,298°
Klinangulo 7,143°
Periodo 1 260,094 tagoj (3,45 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,53 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
154,685°
Argum. de periapsido 196,321°
Naturaj satelitoj S/2005 (809) 1
Fizikaj ecoj
Diametro 6,9 ± 2.4 km (ĉefa korpo)
Maso 0,2 - 2 × 1015 kg
Rotacia periodo 0,6424 tago (15,418 horoj) (sinkrona rotacio)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Maksimuma

165 -180 K
260 - 280 K
Geometria albedo ~ 0,4 (taksita proksima de tiu de 4 Vesta)
Observaj ecoj
Spektroklaso V
Absoluta magnitudo 11,8
vdr

809 Lundia estas malgranda duopa asteroido de la ĉefa asteroida zono.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 11-a de aŭgusto 1915 de la germana astronomo Max Wolf elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝia nomo referas al la Observatorio de Lund en Svedio.

Eco[redakti | redakti fonton]

Ĝia orbito similas tiujn de la anoj de la Flora familio, sed ĝia spektra V-tipo montras, ke ĝi estus ero elŝirita de 4 Vesta pro forta alfrapo. La kialo de ĝia orbito, malproksima de tiuj de la Vesta familio estas neklara, sed aliaj ekzemploj de V-tipaj asteroidoj foraj de la Vesta familio estas konataj[1]. Oni hipotezis kun-efikoj de la efiko Yarkovsky kaj resonancoj kun Jupitero kaj Saturno[2].

Ĝia albedo, nekonata, estis taksita kiel proksima de tiu de 4 Vesta (0,423).

Duopa sistemo[redakti | redakti fonton]

Satelito, provizore nomata S/2005 (809) 1 estis trovita en 2005 per analizo de luma kurbo, far de A. Kryszczynska, T. Kwiatkowski, R. Hirsch, M. Polinska, K. Kaminski kaj A. Marciniak, de la observejo de Poznań[3]. La grandoj de ambaŭ korpoj aperas tre proksimaj, ĉar dum reciprokaj kaŝadoj, la brilo malpligrandiĝas tiel, kiel ĉiu korpo tute kaŝus la alian[4]

Se la albedo de ambaŭ korpoj estus proksima de 0,4 (kiel tiu de 4 Vesta), la satelito havas diametron de 6,1 ± 2.1 km. Ĝi orbitas kun periodo de 15,418 horoj (0,6424 tago) je distanco de 15,8 km. La rotacia periodo de ambaŭ korpoj estas ankaŭ 15,418 horoj (kaptita rotacio).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (1 - 1000)Poste:
808 Merxia809 Lundia810 Atossa