8116 Jeanperrin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
8116 Jeanperrin
asteroido
Oficiala nomo 8116 Jeanperrin
Aliaj nomoj 1996 HA15 ; 1987 WU3 ;
1990 RS11
Historio
Malkovrinto Eric Walter Elst
Dato de malkovro
Loko de malkovro
17-a de aprilo 1996
La Silla (Ĉilio)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
336,584 Gm (2,250 AU)
283,231 Gm (1,893 AU)
389,937 Gm (2,607 AU)
Discentreco 0,159
Meza anomaliangulo 231,531°
Klinangulo 5,432°
Periodo 1232,678 tagoj (3,375 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,85 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
49,047°
Argum. de periapsido 320,443°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,1507 tago (3,61692 horoj)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,8
v  d  r
Information icon.svg

8116 Jeanperrin estas nebone konata duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 17-an de aprilo 1996 de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio La Silla, en Ĉilio.

Ĝi estis nomita en memoro de la franca fizikisto Jean Perrin (18701942), kiu studis la Brown-an moviĝon kaj tiel pravigis la atoman econ de la materio. Samtempe li konstruis ideon pri la atomo kaj ties elektronoj, imagita kiel malgranda suna sistemo, tiel anticipante la modelo de Rutherford. En 1926 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko. La Nacia Centro de Scienca Esploro kaj la Palais de la découverte de Parizo estis kreitaj dank'al liaj klopodoj. La francaj astronomoj precipe honoras lin pro la kreo de la Observatorio de Haute-Provence en 1936.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita de D. Higgins, P. Pravec, P. Kušnirák, K. Hornoch, M. Husarik, M. Pikler, G. Cervak, D. Pray, Š. Gajdoš, Yu. Krugly, A. Marshalkina, R. Stephens, F. Colas, W. Cooney, J. Gross, kaj D. Terrell per observo de gia luma kurbo de la 4-a de oktobro al la 7-a de novembro 2007, anoncita la 9-an de novembro 2007.

Tiu satelito orbitas kun periodo de 36,15 horoj. Ĝiaj aliaj ecoj estas nekonataj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
8115 Sakabe8116 Jeanperrin8117 Yuanlongping