UK 1996

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 81a UK 1996)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1996
Loko Prago,  Ĉeĥio
Ekde 20-a de julio 1996
Ĝis 27-a de julio 1996
← Antaŭa Sekva →
vdr
Salonego

La 81-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis ekde la 20-a ĝis la 27-a de julio 1996 en Prago, la ĉefurbo de Ĉeĥio, kie oni origine antaŭvidis ĝin organizi jam en 1992 (finfine la 77-a UK okazis en Vieno, dum en Prago okazis oficiala antaŭkongreso).[1] Aliĝis 2972 personoj el 66 landoj.

La kongreso okazis en la Kongresa centro (ĝis 1995 nomata Palaco de kulturo) apud la historia kvartalo Vyšehrad. Laŭ mendo de UEA kaj ĈEA realigis ĝin tie la vojaĝoficejo Čedok.

Dum la kongreso estis akceptita Manifesto de Prago, okazis Nitobe-simpozio de internaciaj organizoj kaj Internacia Kongresa Universitato kun temoj pri aborigenoj, sorĉistinoj, Franz Kafka, Jaroslav Heyrovský, Jan Novák kaj specialaj signoj (supersignoj, trasignoj, subsignoj). La kongresa kuriero nomata Pragaj Sonoriloj atingis 12 numerojn.

Spektejo
Koncerto
Libroservo
Venis infana kongreseto
LKK adiaŭas

Teatro[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al centjariĝo de la Esperanto-teatro efektiviĝis riĉa arta programo.

Koncertoj[redakti | redakti fonton]

En la muzikema Ĉeĥio ne povis manki recitaloj kaj kanto-prezentoj diversstilaj:

Kongresa rezolucio[redakti | redakti fonton]

Kongrue kun konkludo de la Nitobe-simpozio okazinta kadre de la Universala Kongreso, ankaŭ la kongreso mem per sia jena rezolucio faris alvokon al nova monda lingva ordo:

Al nova monda lingva ordo
La 81a Universala Kongreso de Esperanto,
okazinta de 20 ĝis 27 julio, 1996 en Prago, Ĉeĥa Respubliko, kie kunvenis 2971 kongresanoj el 66 landoj,
aŭdinte la debatojn kaj rekomendojn de ekspertoj el Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eŭropa Parlamento, kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kadre de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri ”Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio”,
konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago,
konfirmas la urĝan bezonon de vasta tutmonda diskuto pri la lingvaj homrajtoj, la lingva egaleco, kaj la neceso de efika kaj altkvalita komunikado trans lingvajn barojn,
emfazas, ke la Esperanto-komunumo jam atingis rimarkindajn sukcesojn sur tiuj terenoj, kiuj meritas seriozan esploradon de kompetentaj lingvopolitikaj instancoj kaj fakuloj,
kaj invitas ĉiujn internaciajn organizaĵojn kaj lingvopolitikajn instancojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto-movado por la konstruado de pli justa kaj demokratia lingva ordo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.