840-aj jaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

8-a jarcento | 9-a jarcento | 10-a jarcento

820-aj jaroj | 830-aj jaroj | 840-aj jaroj | 850-aj jaroj | 860-aj jaroj

840 | 841 | 842 | 843 | 844 | 845 | 846 | 847 | 848 | 849

Eventoj[redakti | redakti fonton]

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

  • 840: Imperiestro Ludoviko la 1-a malsaniĝas kaj mortas, dum subpremo de ribelo. Lia plej aĝa filo Lotaro la 1-a sukcedas lin kiel Sankta Romia Imperiestro, kaj provas kapti ĉiujn teritoriojn de la forpasinta Karolo la Granda. La 17-jaraĝa Karlo la 2-a fariĝas reĝo de la Frankoj, kaj aliĝas al la batalo kun sia duonfrato Ludoviko la Germano, kontraŭstari Lotaron.
  • 841: Franka hereda milito: Batalo de Fontenoy-en-Puisaye en 841; entute 40 000 homoj mortas[1].
  • 841: La urbo Dyflin (kun la signifo "Nigra Naĝejo") aŭ Dublino (moderna Irlando) estas fondita de norvegaj vikingoj, sur la suda bordo de la rivero Liffey. La setlejo estas fortikigita per fosaĵo kaj tera remparo, kun ligna palisado supre. La Vikingoj starigas lanan teksadon, kaj ankaŭ estas sklavkomerco. Estas starigita artefarita monteto, kie la nobelaro kunvenas por fari leĝojn kaj diskuti politikon.
  • 842: Ĵuro de Strasburgo: Reĝo Ludoviko la Germana, reganto de Orienta Francujo, kaj lia duonfrato Karlo la 2-a, reganto de Okcidenta Francujo, renkontiĝas kun siaj armeoj en Strasburgo. Ili konsentas ĵuri fidelecon (registrita en regionaj lingvoj) unu al la alia, kaj subteni unu la alian kontraŭ sia frato Lotaro la 1-a.
  • 843: Traktato de Verduno: La Franka Imperio estas dividita en tri regnojn, inter la tri pluvivaj filoj de la forpasinta imperiestro Ludoviko la 1-a. La reĝo Ludoviko la Germano ricevas la orientan parton (ĉion oriente de la Rejno), nomata la Orienta Franka Regno, kiu estas la pioniro de la moderna Germanujo. Imperiestro Lotaro la 1-a ricevas la centran parton (Malaltaj Landoj, Alzaco, Loreno, Burgonjo kaj la norda duono de Italio), nomata la Regno de la Centra Franko. Reĝo Karlo la 2-a ricevas la okcidentan parton (ĉion okcidente de la rivero Rodano), nomata la Okcidenta Franka Regno, kiu poste iĝos moderna Francio[2].
  • 843: fino de la dua ikonoklasmo en la Bizanca Imperio.
  • 843: en Skotlando la reĝo Kenneth la 1-a ( 843 - 858 ) kunigis Skotojn kaj Piktojn en komuna regno .
  • 843-845: milito de la Frankoj kontraŭ Bretonoj: Batalo de Blain ; batalo de Ballon.
  • Vikingaj atakoj en Anglujo, Frislando, Gaŭlio kaj Hispanio. Ili detruas Hammaburg (Hamburgo). Sieĝo de Parizo: la reĝo Karlo la 2-a pagas 7000 arĝentajn funtojn al la Vikingoj por savi la urbon.
  • 846: Bizanca-Bulgara Milito: La bulgaroj malobservas la packontrakton kaj invadas Makedonion laŭ la rivero Struma. La urboj Serres kaj Philippi estas detruitaj[3].
  • Arabaj atakoj en Italio. Emirato de Bari.
  • Leo la 4-a konstruas preter al la Tibero-rivero la Leoninan Urbon, fortikan tri-kilometran muron, kiu ĉirkaŭas la Vatikanan Monteton kaj Borgo, por defendi Romon[4].
  • 849 : Ŝipa batalo de Ostia: floto formita de pluraj italaj ŝtatoj repuŝas atakon de saracenaj piratoj[5].
  • La monako kaj teologo Gotteskalko, oponas al Rabano Maŭro, abato de Fulda. Li estis kondamnita dum la koncilioj de Majenco (848) kaj de Quierzy (849)[6].

Azio[redakti | redakti fonton]

  • 842-845: malpermeso de eksterlandaj kultoj en Ĉinio: Budhismo, Manikeismo, Kristanismo .
  • Ĉirkaŭ 843-844: En Anatolio, Karbeas kreas ŝtaton de paŭlicia religio, malamikon de Bizanco, kun Tefrike kiel ĉefurbo [7] .
  • 848: forlaso de mutazilismo en la Abasida Imperio .
  • La Uigura Imperio kolapsis post la atakoj de Kirgizio.
  • La islama teologo Ahmad Ibn Hanbal (780-855) kolektas 28 000 regulojn. Li malakceptas ĉian rezonadon kaj ĉiun personan agadon kaj pledas por akcepto kaj lojaleco al religio. Li estas malliberigita kiam mutazilismo estas proklamita oficiala doktrino kaj tiam akiras postmortan famon.
  • 849: La reĝo Pyinbya de Birmo fondas la urbon Bagan, lokitan en la Regiono Mandalay kaj fortikigas ĝin per muroj.
Deniero de Lotaro la 1-a

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Eric Joseph, Struggle for Empire, p. 103. Cornell University, 2006. ISBN 0-8014-3890-X. Joseph deklaras,ke tiu ĉi nombro, donita de Agnelo de Ravenna, estas probable troigita.
  2. (en) Pierre Riche, The Carolingians: The Family who forged Europe, traduk. Michael Idomir Allen, (University of Pennsylvania Press, 1983), p. 162.
  3. (en) John V.A. Fine, Jr. (1991). The Early Medieval Balkans: A Critical Survey from the Sixth to the Late Twelfth Century, p. 110. ISBN 978-0-472-08149-3
  4. (en) Wards-Perkins, Bryan. From Classical Antiquity to the Middle Ages, p. 195. Oxford University Press, 1984. ISBN 0-19-821898-2
  5. (it) Benvenuti, Gino (1985). Le Repubbliche Marinare. Amalfi, Pisa, Genova e Venezia. Rome: Newton & Compton Editori. p. 15. ISBN 88-8289-529-7.
  6. (fr) Michel Rubellin Église et société chrétienne d'Agobard à Valdès, Presses Universitaires de Lyon, 2003 (ISBN 978-2-7297-0712-5)
  7. (en) Robert Fossier, Janet Sondheimer The Cambridge illustrated history of the Middle Ages, Volume 1 Cambridge University Press, 1997 (ISBN 0521266440 kaj ISBN 9780521266444)