Saltu al enhavo

9-a SAT-Kongreso 1929

El Vikipedio, la libera enciklopedio
9-a SAT-Kongreso 1929

Loko Leipzig
Ekde 4-a de aŭgusto 1929
Ĝis 10-a de aŭgusto 1929
← Antaŭa Sekva →
vdr
Kongresa salono (Festsaal) en la kongresejo Volkshaus
la kongresejo Volkshaus en Lepsiko nuntempe
Komuna foto

La 9-a kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) okazis en Lepsiko inter la 4-a kaj la 10-a de aŭgusto 1929. Ĝin partoprenis 650 homoj el 22 landoj.

Aperis kritiko de komunistaj SAT-anoj pri la laŭ ili oportunisma, neklasbatala gvidado de SAT, kaj pri laŭ ili malaprobinda eldono de broŝuro La Laborista Esperantismo. En la kongreso formiĝis oficiala decido, ke aktivaj membroj devas aboni la oficialan organon de SAT, kaj krome likvidiĝis la programkomisiono.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Partoprenantoj de vegetarana fakkunsido dum la kongreso