9-a arondismento de Parizo
9-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75109 [+] | ||
Poŝtkodo | 75009 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 60 026 (2019) [+] | ||
Loĝdenso | 27 535 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 53′ N, 2° 20′ O (mapo)48.8782805555562.3369666666667Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 20′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 2,18 km² ( 218 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La 9-a arondismento (france IXe arrondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi troviĝas sur la dekstra bordo de Sejno. La arondismento havas proksimume 56000 loĝantojn kaj kovras 2,18 km².
Kune kun la 2-a kaj la 8-a arondismentoj, ĝi parte entenas la plej gravan ekonomian centron de Parizo (krom La Défense), organizitan ĉirkaŭ la operejo Garnier. Laŭ takso en 1999, la arondismento havis 111939 ekonomiajn postenojn.
La 9-a arondismento plie gastigas plurajn parizajn vidindaĵojn, ekzemple la famaj grandaj magazenoj de la bulvardo Haussmann kiel Galeries Lafayette aŭ Printemps.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Olympia de Parizo
- Folies Bergères
- Operejo Garnier
- Galeries Lafayette
- Printemps
- Muzeo Grévin
- Muzeo Gustave Moreau
- Muzeo de la Romantisma Vivo
- Parto de la kvartalo Pigalle
- Takashimaya