9-a de aŭgusto
Etoso
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
aŭgusto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 9-a de aŭgusto estas la 221-a tago de la jaro (la 222-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 144 tagoj restas.
Je la 9-a de aŭgusto okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -480: Grek-persaj militoj: batalo de la Termopiloj komenciĝis
- -48: Romia Respubliko: en Tesalio okazis batalo de Farsalio: Julio Cezaro venkis Pompeon, kiu fuĝis al Egiptio
- 378: Romia Imperio decide malvenkis en batalo kun visigotoj – en la batalo de Adrianopol mortfalis imperiestro Valento
- 681: Bizanca imperiestro Konstantino la 4-a packontraktis kun prabulgaroj, kiuj transpaŝis Danubon kaj setlis en la hodiaŭa Dobroĝo - komenco de la bulgara ŝtato
- 1017: Germana-romia imperiestro Henriko la 2-a kun 30-milhoma armeo ekiris de Erfurt kontraŭ Pollando - rezulte de pactraktato en Budziszyn ĉe Pollando restis sendependaj de la imperiestro Luzacio, Supra Luzacio kaj Moravio
- 1136: Slavaj pomerianoj sub gvido de pola duko Racibor la 1-a konkeris norvegan urbon Konungahela
- 1157: Dum "unuiga renkonto" en Roskilde renkontiĝis tri kunregantoj de Danio - dum ĝia daŭro unu estis murdita, alia vundita
- 1173: Komenco de la konstruado de sonoriloturo, konata kiel Oblikva turo de Pizo, daŭranta du jarcentojn
- 1253: Papo Gregorio la 9-a konfirmis regularon de Klara el Asizo
- 1382: Władysław Opolczyk de Opole, duko de Piastoj, por eviti ekskomunikon fondis monaĥejon de paŭlanoj sur Jasna Góra en Częstochowa — la plej grava pilgrimejo en Pollando
- 1471: Siksto la 4-a iĝis papo
- 1483: Malfermo de la Siksta Kapelo en Vatikana Palaco
- 1570: Japanio: en batalo de Anegawa venkis klanoj Oda kaj Tokugawa super Asai kaj Asakura
- 1610: Anglaj-paŭhatanaj militoj komenciĝis en kolonio de Virginio
- 1662: Forta tertremo en Tatroj - unu el la plej fortaj sismaj eventoj en la historio de la polaj teritorioj
- 1791: Kronjuveloj: imperiestro Leopoldo la 2-a transportis de Vieno al Prago la kronon de Sankta Venceslao
- 1792: Francisko la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Bohemio
- 1814: Venko de norvegoj super svedoj en batalo de Langnes (en Østfold)
- 1830: Ludoviko-Filipo el burbonoj iĝis reĝo de francoj - Julia monarkio estis proklamita sub regado de la "reĝo de bankistoj" kaj la "reĝo de barikadoj"
- 1849: Hungara revolucio: malvenko de ribelantoj en batalo de Temesvár - hungaraj fortoj gvidataj de Józef Bem malvenkis kun la aŭstriaj de Julius Jacob von Haynau
- 1852: Markizinsuloj: Herman Melville fuĝis de indiĝenoj
- 1866: Bestoĝardeno kaj Botanika ĝardeno malfermiĝis en Budapeŝto
- 1876: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Lorelejo
- 1890: Britio transdonis al Germanio insulon Helgoland sur Norda Maro
- 1891: Moravio: unua gastejo estis establita en Pustevny sur la monto Radhošť - kun 25 litoj, konstruita kontraŭ 8 800 zlotoj
- 1892: Thomas Alva Edison patentis dudirektan telegrafon
- 1902: Eduardo la 7-a kroniĝis kiel reĝo de Britio
- 1907: Organizita de Robert Baden-Powell tendaro sur angla insulo Brownsea finiĝis - ĝi estas konsiderita komenco de skoltismo
- 1910: Polusa esplorado: kun eknavigo el la ĉefurbo de Norvegio de la ŝipo "Fram", Roald Amundsen komencis sian polusan ekspedicion, plu sekretigatan antaŭ la publika opinio
- Unua Mondmilito
- 1914: Francio komencis batalon de Mulhouse por reakiri Alzacon de Germanio; brita artileria malpeza krozŝipo HMS Birmingham per sia pruo atakis kaj sinkigis apud Skotlando elmergitan pro paneo germanan submarŝipon SM U-15 - unua germana U-ŝipo perdita
- 1918: Flugo super Vieno okazis - elpensita de la itala poeto Gabriele D'Annunzio kun disĵetado de propagandaj flugfolioj alvokantaj aŭstrojn al fino de la milito
- 1919: En Teherano oni fiksis interkonsenton pri sendependeco kaj integreco de Irano, sed fakte enkondukis britan protektoraton
- 1920: Pactraktato de Neuilly-sur-Seine ekvalidis, trudita al Bulgario post ties malvenko en la mondmilito
- 1920: Soveta-Pola Milito:
- Pola generalo Kazimierz Sosnkowski iĝis ministro pri militistaj aferoj
- Registaro de Ĉeĥoslovakio anoncis neŭtralecon pri la milito
- Fino de dutaga brita-franca konferenco - oni priparolis kondiĉojn de armistico koncerne Pollandon, i.a. tujan malmobilizon al nivelo de 50 mil soldatoj kaj rajton de Rusio al senkondiĉa transporto tra la pola teritorio
- 1921: En Maroko finiĝis batalo de Annual per malvenko de hispanaj trupoj
- 1925: Hinda sendependiga movado: en Brita Hindio proksime al Laknaŭo okazis trajnrabado
- 1936: Somera Olimpiko: afrikusona atleto Jesse Owens akiris sian kvaran oran medalon en Berlino
- Dua Mondmilito
- 1940: Germana okupado de Pollando: komandantaro de Wehrmacht kadre de Operaco Barbaroso eldonis sekretan direktivon pri koncentrado de germana militistaro en Ĝenerala Gubernio kadre de preparoj al agreso kontraŭ Sovetunio; polaj ŝipoj SS Śląsk kaj SS Cieszyn, pro minaco de transpreno flanke de franca reĝimo de Vichy, fuĝis de haveno Kaolack en Franca Okcidentafriko al Bathurst en brita Gambio; Ĉernivca provinco estis establita en Ukraina Soveta Socialisma Respubliko
- 1941: Atlantiko: batalo pri konvojo HG-69 komencita (ĝis la 16-a de aŭgusto) - brita eskorto sukcese reĵetis atakojn de germanaj kaj italaj submarŝipoj
- 1942: Operaco Reinhardt: al germana koncentrejo Aŭŝvico oni alveturigis 1068 judojn el Francio, el kiuj 794 estis tuj mortigitaj en gasĉambroj - ankaŭ pereis kune kun sia pli aĝa fratino Edith Stein; Gestapo kaj SS pafmortigis en Kostrze apud Krakovo ĉirkaŭ 100 judojn; Pacifika Fronto: venko de japanoj en dutaga batalo ĉe insulo Savo - Usona Mararmeo devis retiriĝi de Salomonoj; Aliancanoj komencis provizi sieĝitan Malton; Irano: la trian fojon Ahmad Ghawam iĝis ĉefministro; pola ekzila registaro organizis en Londono gazetaran konferencon pri genocido de judoj en okupata Pollando; Orienta Fronto: germana Armea Grupo "A" kaj tiu de Richard Ruoff ekregis Jejskon kaj Krasnodar, kaj 1-a Kirasita Armeo - Majkopon; Movado Forlasu Hindion lanĉita: britoj arestis en Bombay Mohandas Karamchand Gandhi kaj la tutan Ekzekutivan Komitaton de la Barata Nacia Kongreso - en Bombajo kaj aliaj urboj kunpuŝiĝoj kun la polico; nokte Bomba Korpuso de RAF atakis Osnabrück
- 1943: Apud vilaĝo Borów (proksime al Kraśnik) taĉmento de la Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando pafmortigis 28 partizanojn, akuzitajn esti anoj de la taĉmento de rabista grupo sub ŝildo de Popola Gvardio (kaj hazarde 4 kamparanojn), kiu laŭdire neniam batalis kontraŭ germanoj, sed kiel soveta unuo preparis kandidatojn por servi en NKVD kaj la pola Sekurec-Oficejo; Brandenburg an der Havel: aŭstra kamparano kaj sekulara ordenano Franz Jägerstätter estis gilotinita kiel martiro de konscienco; nokte RAF atakis Mannheim kaj Ludwigshafen
- 1944: Ribelo de Varsovio: evakuo de registara kvartalo kun ties germana guberniestro Ludwig Fischer, kies anstataŭanton mortigas kuglo de ribelanto — germanoj skribas pri grandaj propraj perdoj kaj manko de fortoj; ĉe str. Bema 57 germanoj pafmortigis 70 personojn; kolonelo Antoni Chruściel kunfondis Ŝtatan Sekurec-Korpuson, t.e. policon de la ribelo; germana polico transprenis en Milanówek grandan deponejon de armiloj el aviadilaj ĵetoj; oktaga batalo de Studzianki (proksime al Kozienice) komenciĝis - la plej granda pola tanka batalo en Orienta Fronto dum kiu pola-soveta armeo venkis la germanan; grupoj de Popola Gvardio eksplodigis ponton en distrikto Olkusz kaj difektis relvojon apud Ząbkowice, kio kaŭzis trajnan akcidenton; ukrainoj en germana soldatservo bruligis vilaĝon Skłody Borowe (proksime al Wysokie Mazowieckie) kaj murdis en ĝi 49 personojn; dekstra alo de la 1-a Belorusa Fronto ekregis Sokołów Podlaski kaj Węgrów; Sovetunio: adiaŭa vizito de Stanisław Mikołajczyk ĉe Stalin; Winston Churchill venis al Napolo por renkontiĝi kun Josip Broz Tito, la komandanto de Jugoslavaj partizanoj
- 1945: Noktomeze de la 8-a/9-a de aŭgusto soveta invado de Manĉurio komenciĝis — la unua tago de la Sovet–Japana Milito; Atoma bombado de Hiroŝima kaj Nagasaki: bombaviadilo Bockscar de Usona Aerarmeo faligis je la 11:01 laŭ la loka tempo atombombon Fat Man sur Nagasako, kie 35 mil homoj tuj mortfalis, 60 mil vundiĝis aŭ kontuziĝis - la celo estis kapitulacigi Japanion
- 1949: Grekio kaj Turkio membriĝis al Konsilio de Eŭropo
- 1958: Belorusa Soveta Socialisma Respubliko: la Medicina Universitato en Grodno estis fondita
- 1960: Flago de Gabono oficialiĝis
- 1960: Suda Kasaio apartiĝis de Demokratia Respubliko Kongo
- 1962: Nacia himno de Malio Pour l’Afrique et pour toi, Mali oficialiĝis
- 1962: usona kantisto kaj komponisto Robert Allen Zimmerman akceptis nomon Bob Dylan
- 1965: Singapuro forlasis la Malajan Federacion kaj fariĝis sendependa
- 1968: Praga Printempo: Jugoslavia prezidento Josip Broz Tito vizitis Pragon
- 1969: Bando de Charles Manson murdis Sharon Tate, la edzinon de Roman Polański en ilia vilao en Beverly Hills
- 1971: Nordirlanda konflikto: britaj trupoj komencis aresti kaj internigi ŝajnajn irlandajn respublikanajn ekstremistojn en Nord-Irlando
- 1974: Sekve de Skandalo Watergate, lime de elpostenigo, abdikis la prezidento de Usono Richard Nixon - nova prezidento fariĝis Gerald Ford
- 1976: Kosmoesploro: lanĉo de la lasta kosmosondilo kadre de la soveta Projekto Luna
- 1982: Terorismo: en atenco kontraŭ juda restoracio en Parizo 6 personoj pereis kaj 22 vundiĝis
- 1984: Inaŭguro de la bestoĝardeno en Minsko
- NATO
- 1989: Ĝenerala sekretario Manfred Wörner dubindigis la situacion de bulgaraj turkoj
- 1990: Pollando ligis diplomatiajn rilatojn
- 1992: Okupacio de baltaj ŝtatoj: interkonsento pri retirigo de rusia armeo el Litovio ĝis la 31-an de aŭgusto 1993
- 1993: Alberto la 2-a iĝis reĝo de belgoj
- 1999: Vladimir Putin, direktoro de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio, estis nomumita de prezidanto Boris Jelcin kiel ĉefministro de Rusio
- 2001: Unua pola informa televido TVN24 ekfunkciis
- 2005: Kosmoesploro: kosmopramo Discovery alteriĝis en militistejo en Kalifornio, finante mision STS-114, la unuan post katastrofo de Kosmopramo Columbia, la 1-an de februaro 2003
- 2006: Nova aŭtonoma statuso de Katalunio ekvalidis
- 2006: Kvin armitaj rabistoj en policaj uniformoj atakis sekurecan aŭton de proksime al Slavkov u Brna kaj ŝtelis pli ol 77 milionojn da ĉeĥaj kronoj - unu el la plej grandaj raboj en la historio de Ĉeĥio
- 2007: Medeĝino: Kolombio, Gvatemalo, Honduro kaj Salvadoro subskribis interkonsenton pri libera komerco
- 2008: Milito en Sud-Osetio: Kartvelio por 15 tagoj enkondukis militjuron; unuaj trupoj de la rusia 58-a armeo eniris Sud-Osetion por malbloki rusiajn pactrupojn en Cĥinvalo, pripafatajn de kartvela armeo, kaj forpeli la invadintojn — tagmeze ili ekregis la urbon kaj vespere forpelis la invadintojn en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj; diviziestro generalo-leŭtenanto Anatolij Ĥrulov estis vundita en embusko de kartvela speciala taĉmento, same kiel televidĵurnalistoj, kiuj akompanis lin; ĉeĉenaj batalionoj Okcidento kaj Oriento marŝis avangarde de la rusiaj trupoj.
- 2014: Pola biciklisto Rafał Majka venkis en la 71-a Tour de Pologne, voja bicikla konkurso
- 2018: Dum aeratako de milita alianco en Jemeno, sub gvido de Sauda Arabio, estis trafita lerneja buso - laŭ Ruĝa Kruco 46 mortintoj, plejparte infanoj
- 2019: Fronte al usonaj sankcioj senigantaj Huawei aliron al Android, la ĉina transnacia firmao anoncis lanĉon de sia propra operaciumo Harmony OS
- 2020: En Belorusio okazis prezidenta voĉdonado, en kiu laŭ oficialaj donitaĵoj venkis oficanta prezidento Aljaksandr Lukaŝenka — komenco de amasaj plurmonataj protestoj pro ties falsigo en la publika opinio kaj la belorusa opozicio, 30 000 arestitoj, unuaj mortigoj
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022:167-a tago de rusa agreso: La pasintan tagon Sumia provinco estis 62-foje pripafita, kaj ukrainoj evakuis pli ol 840 civilulojn el Donecka provinco — en la stacidomo en Pokrovsk 735 ricevis necesan helpon; ukraina armeo atakas Izjum; potencaj eksplodoj en rusa bazo Novofjodorivka en okupata krimea, detruitaj aviadiloj; Ukrainio helpos al pluaj 10 mil ukrainoj el okupataj surfrontaj teritorioj (60 dolaroj al persono por tri monatoj); laŭvica defendanto de Azovstal mortis en enketa rusa arestejo
- Mondreago: Laŭ brita spionagentejo dum la lastaj 30 tagoj Rusio direkte al Baĥmut progresis je 10 km — en Donbaso okupas 100 m tage; Alta Komisiito de Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj: 10,5 mln da personoj forlasis Ukrainion; ĉefministrino de Finnlando alvokis EU al fermo de ŝtatlimoj por turistoj el Rusio; de la invadkomenco volontuloj disdonis pli ol 130 mln da manĝoj; unuaj 39 vagonoj kun karbo alvenis de Aŭstralio al ukrainia elektrovarmigejo; Usona Departemento de Ŝtato transdonos al Ukrainio 89 mln da dolaroj por malminigo; Turkio transdonis al Armitaj Fortoj de Ukrainio 50 kirasitajn transportilojn Kirbi
- 2023: Pasinttage Ĥersona provinco estis pripafita 66 fojojn, kaj Zaporiĵa provinco - 87, en la fronto okazis 20 bataletoj; rusoj en Donecka provinco detruis pli ol 81 mil domojn kaj preskaŝ 5 500 kolektivajn loĝejojn; matene ukraina armeo detruis 8 magazenojn de municio kaj eliminis 244 soldatojn, inkluzive de 93 mortigitoj; Ukraina Armeo pripafis rusan komandejon en Nova Kaĥovka; en Zaporiĵo 3 personoj pereis, 5 estas vunditaj post rusa raketa pripafo de loĝkvartalo (preĝejo, domoj kaj vendejoj)
- Mondreago: Japanio disvastigis sankciojn kontraŭ Rusio — oni i.a. malpermesis eksporti aŭtojn; potenca eksplodo en apudmoskva fabriko en Sergijev Posad — nombro de vunditoj kreskis ĝis 45 personoj, 8 estas serĉataj, Rusio enketas la kazon; al pola-belorusa ŝtatlimo Pollando sendos 2 000 soldatojn, duoble pli ol postulis Landlima Gardistaro (por ĝin protekti kontraŭ hibridaj atakoj, julie preskaŭ 4 mil personoj el 50 provis ĝin eksterleĝe trapasi, tage 30-300); en la 3-an datrevenon de falsigita voĉdonado en Belorusio Usono atribuas sankciojn, ankaŭ Kanado plivastigas sankciojn; Germanio arestis oficiston ĉe armeo, suspektitan pri spionado favore al Rusio
- 1887: L.L. Zamenhof kaj Klara Silbernik geedziĝis
- 1905: Deklaracio pri Esperanto: Fundamento de Esperanto estis oficiale akceptita de la unua internacia kongreso de esperantistoj en Boulogne-sur-Mer (Francio)
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1387: Henriko la 5-a, reĝo de Anglio (m. 1422)
- 1537: Francesco Barozzi, itala humanisto, matematikisto, filologo, astronomo, antikvaĵisto, helenisto, eldonanto de verkoj de Eŭklido kaj Arkimedo (m. 1604)
- 1603: Johannes Coccejus, nederlanda kalvinista teologo, filologo kaj hebreisto (m. 1669)
- 1631: John Dryden, angla verkisto, kortega poeto de Stuartoj (m. 1700)
- 1648: Johann Michael Bach la 1-a, germana komponisto el la familio Bach (m. 1694)
- 1674: František Maxmilián Kaňka, ĉeĥa arkitekto, konata de Karolinum kaj Clementinum (m. 1766)
- 1759: Johann Christoph Friedrich GuthsMuths, germana pioniro de lerneja sportedukado (m. 1839)
- 1776: Amedeo Avogadro, itala kemiisto kaj fizikisto, konata pro la leĝo pri idealaj gasoj kaj konstanto de Avogadro (m. 1856)
- 1789: Nicolas Bochsa, franca komponisto kaj harpovirtuozo (m. 1856)
- 1795: Judit Dukai Takách, hungara poetino konata de odoj kaj elegioj (m. 1836)
- 1797: Friedrich Johannes Frommann, germana eldonisto, verkisto kaj politikisto (m. 1886)
- 1839: Gaston Paris, franca filologo, membro de la Franca Akademio (m. 1903)
- 1843: Adolf Mayer, germana agrikultura kemiisto kontribuinta al malkovro de tabakmozaikviruso (m. 1942)
- 1852: Gábor Engel, hungara kuracisto, akuŝisto-ginekologo kaj universitata profesoro (m. 1935)
- 1864: Roman Dmowski, pola politikisto, diplomato, gvidanto de nacia liberiga movado, subskribinto de la Traktato de Versajlo, unu el arkitektoj de la Dua Pola Respubliko, aŭtoro de la verko Pensoj de la moderna polo, cenzurita en Pola Popola Respubliko (m. 1939)
- 1876: Géza Kádár, hungara pentristo studinta en Artistkolonio de Baia Mare (m. 1952)
- 1881: Josef Fousek, ĉeĥa advokato, esperantisto, tradukisto de kantoj, honora membro de ĈEA (m. 1973)
- 1885: Vencel Bíró, hungara historiisto, verkisto kaj universitata profesoro (m. 1962)
- 1892: S. R. Ranganathan, barata matematikisto kaj bibliotekisto formulinta 5 leĝojn (m. 1972)
- 1896: Jean Piaget, franclingva sviso, biologo, psikologo, sciteoriisto, spertulo pri la konada disvolvigo ĉe infanoj, direktoro de la Internacia Buroo pri Edukado (m. 1980)
- 1899: P. L. Travers, aŭstralia verkistino pri la magia infanvartistino Mary Poppins (m. 1996)
- 1903: Ákos Palla, hungara medicinhistoriisto kaj bibliotekisto (m. 1967)
- 1909: Adam von Trott zu Solz, germana juristo kaj diplomato, kontraŭulo de naziismo, murdita (m. 1944)
- 1909: Jan Legowicz, pola filozofo, partopreninta dum la dua mondmilito en Pola Rezistomovado, historiisto pri mezepoka kaj antikva filozofioj, kies disĉiplo estis Leon Cyboran, spertulo pri la hinda filozofio (m. 1992)
- 1910: Larisa Henijuŝ, belorusa verkistino kaj poetino, persekutita de komunistoj (m. 1983)
- 1914: Ferenc Fricsay, hungara dirigento, kies kariero komenciĝis de la Festivaloj de Salcburgo (m. 1963)
- 1914: Tove Jansson, finna verkistino svedlingva, pentristino kaj desegnistino de serio de porinfana literaturo pri Mumintroloj (m. 2001)
- 1919: Joop den Uyl, ĉefministro de Nederlando, prezidanto de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (m. 1987)
- 1921: Péter Hanák, hungara historiisto, partoprenanto de la hungara revolucio, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio kaj honora membro de Pola Scienca Akademio (m. 1997)
- 1924: Nóra Aradi, hungara arthistoriistino (m. 2001)
- 1927: Marvin Minsky, usona komputikisto kaj esploristo pri artefarita intelekto (m. 2016)
- 1927: Ágnes Schveiger (Schweiger), rumania hungara agronomino, redaktorino
- 1929: Czesław Bartnik, pola teologo, kreinto de universala personismo, engaĝita politike, profesoro de Katolika Universitato de Lublin, ligita al la medio de soci-katolika Radio Maryja (m. 2020)
- 1930: Géza Jakó, hungara-usona kuracisto pri oreloj, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 2015)
- 1931: Attila Puskás, rumania hungara biologo, politika malliberulo
- 1936: Roman Forycki, pola sacerdoto, plurjara eklezia asistanto de la Movado de Solidareco kun Mizeruloj de Tria Mondo MAITRI, esperantisto (m. 2011)
- 1936: Miklós Jakobovits, rumania hungara pentristo, priarta verkisto (m. 2012)
- 1936: Satish Kumar, barata ekologia kaj paca aktivulo, eldonisto, reprezentanto de senperforteca movado
- 1938: Leonid Kuĉma, ĉefministro kaj prezidanto de Ukrainio
- 1939: Romano Prodi, ĉefministro de Italio, prezidento de la Eŭropa Komisiono
- 1939: Ida Szlovacsek, rumania hungara instruistino, ĵurnalistino
- 1940: Gizella Major, rumania hungara grafikistino, pentristino
- 1941: Zsolt Zétényi, hungara advokato, parlamenta deputito
- 1943: Károly Kádár, rumania hungara skulptisto, disĉiplo de András Kós
- 1943: Bernhard C. Wintzek, germana pedagogo kaj eldonisto
- 1947: Vladimir Izosimov, rusa esperantisto, tradukanto, preleganto, instruanto kaj ĉeforganizanto de la Ruslanda Esperantista Kongreso, ligita kun Esperantista klubo "Revo" (m. 1998)
- 1955: Marek Kuchciński, pola ĵurnalisto kaj politikisto, aŭtoro de kunlaboriga projekto "Eŭropo de Karpatoj", marŝalo de Sejmo
- 1956: Fafá de Belém, brazila kantistino kaj aktorino
- 1961: John Key, ĉefministro de Nov-Zelando, bankisto
- 1963: Whitney Houston, usona kantistino kaj aktorino de popmuziko kaj ritmenbluso, produktoro, aranĝistino kaj modelino (m. 2012)
- 1967: Béla István Scholtz, rumania hungara ekonomikisto
- 1967: László Szatmári, rumania hungara arthistoriisto, kunlaboranto de libroeldonejo Pallas-Akadémia Könyvkiadó
- 1967: Dana Vávrová, ĉeĥa-germana filmaktorino kaj reĝisorino (m. 2009)
- 1972: Attila Demeter M., hungara scienca esploristo de Erdélyi Múzeum-Egyesület kaj prifilozofia universitata instruisto en la Universitato Kristana de Partium
- 1972: Juanes, kolombia kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo, filantropo
- 1974: László Boka, hungara literaturkritikisto, scienca direktoro de Tutlanda Biblioteko Széchényi
- 1976: Audrey Tautou, franca aktorino famiĝinta per la rolo de Amélie
- 1976: Rhona Mitra, angla aktorino kaj kantistino, popularigantino de Lara Croft, la ina versio de Indiana Jones
- 1977: Ito Noizi, japana desegnistino pri komputila ludo kaj mangailustrita romano
- 1985: Anna Kendrick, usona aktorino kaj kantistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- -605: Nabopolasaro, reĝo de Babilono, patro de Nebukadnecar
- 117: Trajano, imperiestro de Romio (n. 53)
- 378: Valento, kunimperiestro de Romio (n. 328)
- 803: Irene de Ateno, imperiestrino de la Bizanca Imperio, nuliginta ikonoklasmon (n. ĉirkaŭ 752)
- 833: Al-Ma'mun, kalifo el dinastio Abasidoj, konata de la Hejmo de Saĝeco (n. 786)
- 1048: Damaso la 2-a, papo
- 1420: Pierre d'Ailly, franca teologo, astrologo, kardinalo de la katolika romia eklezio. (n. 1351)
- 1429: Jakoubek ze Stříbra, ĉeĥa predikisto el Betlehema Kapelo en Prago, husana teologo kaj verkisto (n. ĉirkaŭ 1375)
- 1472: János Vitéz, kroata-hungara kardinalo, humanisto, diplomato, matematikisto, astrologo, astronomo, edukisto, fondinto de Academia Istropolitana (n. 1405 aŭ 1408)
- 1516: Hieronymus Bosch, nederlanda pentristo inspirita interalie de astrologio, alkemio, magio, konata de La ĝardeno de la delicoj (n. ĉirkaŭ 1450)
- 1534: Tomaso de Vio, itala dominikano, teologo, filozofo-tomisto, kardinalo, papa legato (n. 1469)
- 1601: Mikaelo de Valaĥio, reginto de Valaĥio, Transilvanio, kaj Moldavio (n. 1558)
- 1668: Jakob Balde, germana poeto kaj jezuito, profesoro pri retoriko (n. 1604)
- 1688: Martin von Rango, germana juristo, politikisto kaj historiisto (m. 1688)
- 1720: Simon Ockley, angla orientalisto esploranta araban kaj islaman kulturojn, spertulo pri saracenoj (n. 1678)
- 1721: Wolf Christoph Zorn von Plobsheim, germana arĥitekto kaj oficiro (n. 1655)
- 1820: Anders Sparrman, sveda naturalisto, aboliciisto, sekvanto de Carl Linnaeus (n. 1748)
- 1828: Friedrich Ludewig Bouterweck, germana estetikisto kaj filozofo, empiriisto (n. 1765)
- 1830: Nicolaus Heinrich Dornheim, germana pentristo kaj grafikisto (n. 1772)
- 1853: Józef Hoene-Wroński, pola filozofo, matematikisto, fizikisto, astronomo, juristo kaj ekonomikisto, reprezentanto de pola mesianismo (n. 1776)
- 1858: Gottlieb Döbling, germana natursciencisto kaj instruisto (n. 1797)
- 1888: Johann Hauler, germana kaj aŭstra klasika filologo kaj pedagogo (n. 1829)
- 1890: Eduard von Bauernfeld, aŭstra komediisto, bohemiano (n. 1802)
- 1913: József Szinnyei, hungara bibliografo, bibliotekisto, literaturhistoriisto, membro de Hungara Scienca Akademio, Societo Kisfaludy kaj membro honora de Societo Petőfi (n. 1830)
- 1914: Roque Sáenz Peña, argentina advokato kaj politikisto (n. 1851)
- 1915: Jerzy Żuławski, pola prozisto, poeto reprezentanta dekadencismon kaj katastrofismon, dramaturgo de Juna Pollando, kun Antoni Lange unu el antaŭuloj de la pola sciencfikcio, aŭtoro de simbolaj dramoj kaj filozofiaj eseoj (n. 1874)
- 1915: Ede Bohacsek, hungara transilvania pentristo (n. 1889)
- 1916: Ottóné Herman, hungara verkistino kaj felietonistino (n. 1856)
- 1919: Ernst Haeckel, germana biologo, filozofo kaj vojaĝisto, adepto de darvinismo, kiu enkondukis terminojn filogenetiko, ekologio kaj aliajn, kreinto de alternativa biologia klasado al tiu de Karolo Lineo (n. 1834)
- 1919: Ruggiero Leoncavallo, itala komponisto, konata de sia verisma opero (n. 1857)
- 1925: Alfred Wanckel, germana arĥitekto (n. 1855)
- 1929: Heinrich Zille, germana ilustristo kaj fotisto (n. 1858)
- 1936: Lincoln Steffens, usona ĵurnalisto, kies aŭtobiografio eniris la usonan literaturon (n.1866)
- 1942: Edith Stein, german-juda filozofino esplorinta ontologion kaj fenomenologion, karmelanino, sanktulino, kunpatronino de Eŭropo (n. 1891)
- 1943: Ĥaim Sutin, franca pentristo, amiko de Amedeo Modigliani (n. 1893)
- 1944: Ernst Lossa, viktimo de sistema murdo de homoj kun fizikaj, mensaj kaj emociaj handikapoj en Germanio kadre de Aranĝo T4 (n. 1929)
- 1944: Mortfalintoj en la Ribelo de Varsovio:
- Zygfryd Maria Urbanyi, leŭtenanto de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, komandanto de Taĉmento "Tigroj de Wola" (n. 1915)
- Mieczysław Milbrandt, pola filozofo, publicisto, partoprenanto de la Ribelo de Varsovio, post elterigo entombigita sur la Tombejo de Varsoviaj Insurekcianoj (n. 1915)
- 1947: Michael Brink, germana rezistmovadano kontraŭnaziista, katolika religiulo (n. 1914)
- 1947: Hans von Hammerstein-Equord, aŭstra verkisto kaj konservisma politikisto (n. 1881)
- 1953: Árpád Bardócz, hungara poeto, tradukisto, kunlaboranto de hungarlingvaj "Transilvania Revuo" kaj "Paŝtista Fajro" (n. 1888)
- 1962: Hermann Hesse, germana Nobelpremiita verkisto kaj pentristo (n. 1877)
- 1964: Gusztáv Bárczi, hungara kuracisto kaj speciala instruisto (n. 1890)
- 1969: Cecil Frank Powell, angla Nobelpremiita fizikisto, malkovrinto de pionoj (n. 1903)
- 1974: Pál Székely, hungara inĝeniero pri minado (n. 1891)
- 1974: Bill Chase, usona muzikisto kaj trumpetisto (n. 1934)
- 1975: Dmitri Ŝostakoviĉ, soveta komponisto, aŭtoro de 15 simfonioj (n. 1906)
- 1976: Ivan Meleĵ, sovetia belorusa verkisto, aktivulo de Belorusa SSR (n.1921)
- 1978: Johan Daisne, flandra verkisto, reprezentanto de magia realismo (n. 1912)
- 1978: Lajos Keresztes, hungara sportisto, luktisto, olimpika medalisto (b. 1900)
- 1991: Raul-Jurij Ervier, sovetia geologo, unu el kreintoj de la Okcidentsiberia naftogasa komplekso (n. 1909)
- 1994: Helena Rasiowa, pola matematikistino, profesorino, aktivulino de Pola Matematika Societo (n. 1917)
- 1995: Romuald Spasowski, pola diplomato kaj ambasadoro, kune kun ambasadoro Zdzisław Rurarz kontraŭulo de la milita stato en Pollando (n. 1921)
- 1997: Betinho, brazila politika aktivulo kaj sociologo luktanta pri homrajtoj (n. 1935)
- 1998: Mikaelo Ternavski, ukrainia poeto verkanta ankaŭ en la pola kaj Esperanto (n. 1934)
- 1999: Eduard Vladimír Tvarožek, slovaka poeto kaj filozofo, politika malliberulo, redaktoro de "Esperantisto Slovaka" kaj de Slovaka Antologio, premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA (n. 1920)
- 2000: John Charles Harsanyi, usona Nobelpremiita ekonomikisto, honora membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1920)
- 2001: Ernő Fábián, rumania hungara publicisto, filozofo (n. 1934)
- 2001: János Zsakó, rumania hungara kemiisto (n. 1926)
- 2002: Bertold Hummel, germana komponisto (n. 1925)
- 2005: Colette Besson, franca kuristino (n. 1946)
- 2006: James A. van Allen, usona fizikisto, konata de la zonoj de Van Allen (n. 1914)
- 2007: Ulrich Plenzdorf, germana verkisto, dramaturgo kaj scenaristo (n. 1934)
- 2011: Werner W. Wallroth, germana filmreĝisoro kaj scenaristo (n. 1930)
- 2013: Marian Przełęcki, pola filozofo kaj logikisto (n. 1923)
- 2021: Sergej Kovalov, soveta biofizikisto, disidento (n. 1930)
- 2023: Robbie Robertson, kanada muzikisto (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein), germana filozofino, virgulino kaj martirino
- Franz Jägerstätter, aŭstra martiro
- Nacia tago, National Day, en Singapuro, tago de la sendependiĝo (1965)
- Internacia Tago de Indiĝenaj Popoloj - fiksita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en 1994 kaj celebrota ĝis 2014
- Sud-Afriko: Nacia tago de la virinoj
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 9-a de aŭgusto estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.