90 Antiope
90 Antiope | |
asteroido | |
Oficiala nomo | 90 Antiope |
Historio | |
Malkovrinto | Robert Luther |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
1-a de oktobro 1866 Duseldorfo (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
471,394 Gm (3,151 AU) 393,808 Gm (2,632 AU) 548,980 Gm (3,670 AU) |
Discentreco | 0,1567 |
Meza anomaliangulo | 304,12° |
Klinangulo | 2,2195° |
Periodo | 2 046,9 tagoj (5,60 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,66 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
70,21° |
Argum. de periapsido | 242,96° |
Naturaj satelitoj | duopa asteroido |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
93,0 x 87,0 x 83,6 km 89,4 x 82,8 x 79,6 km[1] 120 ± 4 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
8,3 × 1017 kg[1] (kune) (1 250 ± 50) kg/m3[1] 0,03 al 0,04 m/s² 35 al 40 m/s |
Rotacia periodo | 0,6879 tago (16,509 horoj) |
Aksa kliniteco | 63° |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
~ 174 K 244 K |
Geometria albedo | 0,06 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 8,27 (kune) |
90 Antiope estas asteroido de la asteroida zono, ano de la Temisa familio.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis malkovrita la 1-an de oktobro 1866 de la germana astronomo Karl Theodor Robert Luther elde Duseldorfo (Germanio). En 2000 oni konstatis, ke ĝi estas duopa asteroido kies ambaŭ komponantoj havas preskaŭ saman mason.
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝia nomo, Antiopo estas tiu de pluraj virinoj aŭ nimfoj de la helena mitologio, inter kiuj unu amatino de Zeŭso, unu amazono, la edzino de Laokoonto kaj de Antiopa de Makedonio.
Duopa sistemo[redakti | redakti fonton]
La 10-an de aŭgusto 2000, astronoma teamo de la observatorio W.M. Keck[2] de Mauna Kea, per sistemo de adaptiva optiko malkovris ke la asteroido komponiĝas el du komponantoj de preskaŭ sama maso. La "satelito" estis nomita S/2000 (90) 1.
La komponantoj havas respektive 87,8 ± 1 km kaj 83,8 ± 1 km de diametro, iliaj centroj estas disigataj de ĉirkaŭ 171 km. Ĉiu korpo orbitas, en orbito de malgranda discentreco, en 16,5051 horoj ĉirkaŭ la komuna baricentro[3] (aŭ 16,509 horoj laŭ JPL Small-Body Database Browser).
Kaŝadoj de unu korpo far de la alia estas observeblaj elde Tero, per la Leĝoj de Kepler estis precize kalkulitaj la masoj kaj densoj de la korpoj. La malgrandeco de iliaj densoj pensigas, ke ili estas porhavaj (30 % da malpleno) aŭ eĉ estas rubamasoj.
Observoj per adaptiva optiko kaj analizo de luma kurbo montris iliajn ovalajn formojn, proksimaj de tiuj de la loboj de Roche. Tio, kiu montras ke ili ne estas monolitaj, sed konsitiĝas el amasojn da ŝtonetoj.[4]
S/2000 (90) 1 | |
natura satelito de 90 Antiope | |
Speco | asteroida luno |
Oficiala nomo | S/2000 (90) 1 |
Historio | |
Malkovrintoj | W. J. Merline, L. M. Close, J. C. Shelton, C. Dumas, F. Ménard, C. R. Chapman kaj D. C. Slater |
Dato de malkovro Loko de malkovro |
10-a de aŭgusto 2000 Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 171 ± 1 km |
Discentreco | 0,01 ± 0,02 |
Periodo | 16,509 horoj |
Meza cirkulrapido | 18 m/s |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj |
89,4 × 82,8 × 79.6 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
~ 8,1 al 8,5 × 1017 kg (1 250 ± 50) kg/m3 0,03 al 0,04 m/s² 35 al 40 m/s |
Rotacia periodo | ligata rotacio |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C |
Videbla magnitudo | |
Absoluta magnitudo | 9,02 |
Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Recent Asteroid Mass Determinations maintained by Jim Baer (Freŝaj determinoj de asteroidaj masoj tenitaj de Jim Baer) (angle)
- ↑ 90 Antiope: Raw Keck Image (90 Antiope: Kruda Keck-bildo) (angle)
- ↑ (90) Antiope kaj S/2000 (90) 1 (de Robert Johnston) (angle)
- ↑ Duopa asteroido montrita kiel rubamaso; el UC Berkeley News (angle)
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- france Karakteriziloj de la ĝemelaj astroidoj 90 Antiope (el la paĝaro de la observatorio de Parizo)
- angle Astronomy Picture of the Day Duopa asteroido 90 Antiope
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- angle 90 Antiope (A866 TA), el Space Reference
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
89 Julia | 90 Antiope | 91 Egino |