91-a Germana Esperanto-Kongreso
Dum Pentekosto 2014 (inter la 6-a kaj la 9-a de junio) okazis en la sunbrilega turingia ĉefurbo Erfurto la 91-a Germana Esperanto-Kongreso (germane: 91. Deutscher Esperantokongreß; laŭ alia neoficiala kalkulo temis pri la 92-a Germana Esperanto-Kongreso). Okaziginto estis GEA, Germana Esperanto-Asocio. Post pli ol 100 jaroj estis denove Turingio la gastiganta lando. Kiel kongresejo funkciis parto de la Evangelia Konsilantargimnazio situante rekte en la urbokerno.
Aliĝintoj[redakti | redakti fonton]
Partoprenis sume 137 kongresanoj el pli ol 10 nacioj (i.a. delegacio el Ĉinio), al kiuj estis ofertata konsiderinda gamo da aranĝoj. Aldone okazis samloke KEKSO de la Germana Esperanto-Junularo kun deko da partoprenantoj, pasante laŭ kutima programo (ekz. kun lingvokursoj, Gufujo). Pri la bonstato korpa de la kongresintoj zorgis la teamo de Kafejo Paul.
Dumkongresaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]
Rimarko: En la listo suba aperas nek la antaŭprogrameroj (ekz. interkonatiĝa ludo) nek diversaj nepublikaj aferoj.
Du aranĝoj koncerne aferojn de GEA[redakti | redakti fonton]
- Konsultadoj
- Membrokunveno
Kvar oficialaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Akcepto ĉe la ĉefurbestro
- Malfermo solena
- Festprelego: Dividita lando sed unuiginta kulturo - pri kelkaj historiaj turingiaĵoj
- Fermo solena
Du aranĝoj koncerne lingvoekzamenojn kaj instruadon[redakti | redakti fonton]
- Rektmetoda instruado de Esperanto
- Prezento de la internacia Esperanto-kurso 'Esperanto etape'
La KER-ekzamenoj bedaŭrinde ne okazis pro malsufiĉa nombro da ekzamenotoj.
Kvar artaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]
- Luther-spektaklo kun muziko
- Filmraporto pri Nepalo
- Dancmuziko
- Erfurta Esperanto-filmfestivalo
Ses ekskursoj[redakti | redakti fonton]
- Arnstadt kaj Bach
- Buchenwald - nazia koncentrejo kaj soveta speciala kaptitejo
- Baroka citadelo Petersberg en Erfurto, inkluzive la subaŭskultotunelojn
- Zoologia ĝardeno de Erfurto
- Erfurta Ĝardenekspozicio (ega)
- Vizito de la studioj de la loka civitana radistacio Radio F.R.E.I., kie produktatas Turingio Internacia
Sep fakaj kunvenoj[redakti | redakti fonton]
- Malpli da spaco por Dioj en Esperantujo - nacia kunveno de Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
- Membrokunveno nacia de Kristana Esperantista Ligo Internacia
- Laborgrupo Rondvojaĝoj
- Europa - Demokratie - Esperanto
- Membrokunveno nacia de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (AGEI)
- Laborrondo - novaj komunikadservoj de GEA
- Kunveno nacia de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (GEFA)
Dekdu prelegoj kaj diskutoj[redakti | redakti fonton]
- Prezento de la libro 'Konciza historio de kristanismo'
- Prezento kaj raporto pri la centro en Herzberg
- Prezento de la novaj retaj sistemoj de GEA
- Sonlibroj en Esperanto
- Kiel agi internacie?
- Johann Sebastian Bach - mondgeniulo el Turingio
- La Verdaj skoltoj - fari Esperanton alloga ankaŭ por adoleskuloj
- Asocio de Verduloj Esperantistaj - PIEADC, projekto Mazingira en Tanzanio kaj D. R. Kongo
- Kiuj temoj kaj metodoj povas taŭgi por kontraŭrasismaj seminarioj en Esperanto?
- Zamenhof en kunteksto de la libro 'Zamenhof-strato' kaj filmo 'Zamenhofa kuracejo' pri Szczawno-Zdrój
- Radio F.R.E.I. - Podia diskuto el la aŭlo pri Esperanto
- Derivado de vortoj en Esperanto kompare kun germanaj dialektoj
Libra kaj religia servoj[redakti | redakti fonton]
Ĉeestis tri libroservoj el Ĉehio, Germanio kaj Slovakio. La libroj venditis en la lerneja biblioteko: por plialtigi la etoson okazis tie regule kantorondoj kaj laŭtlegadoj.
Du matenaj preĝoj faritis en la belega refektorio de la eksa Dominikana monakejo. Unu pentekosta fest-diservo ekumena celebritis en la Dominikana preĝejo fare de unu katolika pastro kaj du protestantaj pastoroj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- La programo sur arkiva retpaĝo Arkivigite je 2017-02-19 per la retarkivo Wayback Machine