91-a SAT-Kongreso 2018

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
emblemo de SAT

La 91-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 5-a ĝis la 12-a de aŭgusto 2018 en Kragujevac, Serbio. Temas pri la dua SAT-Kongreso en Serbio post la kongreso en Belgrado (79-a SAT-Kongreso 2006) organizita de Tereza Kapista. Ĉifoje estris la OKK Saŝa Pilipoviĉ kunlabore kun Radojica Petrović. Aliaj membroj de la OKK estis Sekretario Ĵivorad Jevtiĉ, kasisto Ĵivorad Raketiĉ, membroj Aranka Laslo, Dimitrije Janiĉiĉ, Nebojŝa Stankoviĉ kaj Miĉo Vrhovac kaj helpantoj Miomirka Kovaĉeviĉ, Bojan Veliĉkoviĉ kaj Andjela Bogdanoviĉ.

La kongresa temo estis Esperanto kaj transnacia komunikado en la inform-teknologia epoko. Rezultis el la diskutoj, ke en la ĉi-jara Gvidrezolucio oni “subtenas la proponon, ke la PK okazigu regulajn perretajn opinisondojn inter la membroj pri SAT-specifaj kaj ĝeneralaj politikaj kaj sociaj temoj”.

Okazis ekskurso tra la urbo mem Kragujevac, al serbaj vilaĝoj de la deklivoj de la montaro Rudnik, al Resava, al Memorparko Ŝumarice, al Topola kaj Oplenac.

Inter programeroj okazis la kutimaj Laborkunsidoj pri la ekzisto kaj funkciado de la organizo SAT, kunsidoj de la Poresperanta Fako, de la LEA-Konitato, de la frakcioj liberecana, komunista, verdula kaj sennaciista, kaj de la Eldona Fako Kooperativa. Aliaj programeroj temis pri ekologiaj aspektoj de veganismo, pri flikkudraĵoj, pri infanlibroj je historia, socia, laborista vidpunktoj, pri reta decid-sistemo ĉe SAT, pri Esperanto-Centro en Rumonge, pri Kraljeviĉ Marko, pri landaj retdiskutlistoj, pri Balkano kiel insultnomo, pri Esperanto en urbo Banja Luka, pri portretoj de Zamenhof, pri la portugala literaturo, pri Esperanto en altlernejoj, pri stumbligoj en Esperanto, pri serbaj popolaj kantoj kaj popola poezio, pri la libroj “Tagoj kaj ruinoj” kaj “Antaŭ unu jarcento”, pri kreinto de fotografio, kaj pri montaraj floroj.

En la distra aspekto elstaris muzika-popoldanca nacia vespero en la urba teatro, koncertoj de Georgo Handzlik kaj Dominika Handzlik, jOmO, ciganaj kaj serbaj kantoj, teatro kun fragmentoj de Halo-kabaredo, La kredito kaj Postnikov kaj virina esperantista kantgrupo el Serbio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]