Saltu al enhavo

Adolph Zukor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:32, 17 feb. 2021 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Adolph Zukor
Persona informo
Naskonomo Cukor Adolf
Naskiĝo 7-an de januaro 1873 (1873-01-07)
en Ricse,  Aŭstrio-Hungario
Morto 10-an de junio 1976 (1976-06-10) (103-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso, Kalifornio,  Usono
Tombo Temple Israel Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 2
Okupo
Okupo filmproduktoro
filmreĝisoro
produktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Adolph Zukor (1921)

Adolph ZUKOR [adolf cukor] estis filmisto. Li naskiĝis en Ricse (en Aŭstrio-Hungario, en la nuna Hungario), en la 7-an de januaro 1873. Li mortis en Los Anĝeleso, en la 10-an de junio 1976.

Skulptaĵo de ŝafisto en Ricse, kiu estas memorskulptaĵo pri Zukor

La gepatroj estis judoj kaj ili estis komercistoj en la vilaĝo. Adolfo frekventis lernejon en Mátészalka, poste ankaŭ li estis komercisto en Abaújszántó. En 1888 li migris al Usono, kie li estis peltisto. En 1893 li vidis filmon kaj li tuj eksentis eblecon de la negoco. En 1904 kune kun Marcus Loew fondis reton de ĉambretoj, kie oni vidis malgrandajn filmojn. En 1912 pro sukcesa franca filmo ili riĉiĝis.

Baldaŭe li fondis studion en Holivudo, kie kremo de tiutempaj aktoroj (Rudolph Valentino, Gary Cooper kaj aliaj) produktis la sukcesajn filmojn. En 1916 Zukor jam estris Paramount Pictures-on. En 1932 tamen la ekonomia krizo atingis lin. Poste li interesiĝis ankaŭ pri televizio. En 1949 li ricevis Oscar-premion.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  • Hungara Vikipedio