Bakalaŭro
Etoso
Bakalaŭro estas akademia titolo ekzistanta en pluraj landoj. Ĝi estas la plej malalta akademia titolo kaj magistro sekvas ĝin. En kelkaj landoj la nomo estas abituriento aŭ licenciulo. La bakalaŭra diplomo estas akirebla kutime en tri aŭ kvar jaroj ĉe universitato aŭ altlernejo. Tamen, la daŭro de la bakalaŭra studado povas diferenci inter fakoj aŭ kategorioj.
Bakalaŭra studado estas speco de altlerneja studado, kiu povas esti aŭ memstara (preparanta la studentojn por la praktiko (ekzemple ĉe pedagogiaj fakultatoj), aŭ ĝi povas esti antaŭŝtupo por pli supera magistra studado. Bakalaŭraj diplomoj ĉiam temas pri unu specifa scienco aŭ sciencero.
Fakoj
[redakti | redakti fonton]Jen listo de la plej oftaj bakalaŭraj fakaj titoloj:
- Bakalaŭro de arto (BcA aŭ BA) por studentoj de homaj, kulturaj kaj sociaj sciencoj;
- Bakalaŭro de scienco (Ir. aŭ BSc) por studentoj de formalaj, natur- kaj vivosciencoj;
- Bakalaŭro de juro (BJur) aŭ bakalaŭro de leĝoj (LL.B.) por studentoj de juro.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|