Biotaj medifaktoroj
Aspekto
Biotaj medifaktoroj nomiĝas tiuj medifaktoroj, je kiuj vivaj organismoj rimarkeble partoprenas. Ili rezultiĝas el la interefikoj inter unuopaj specioj ene de ekosistemo.
Male estas abiotaj medifaktoroj, kiuj estas nevivaj interagopartneroj.
Interagoj inter du specioj (bi-sistemoj)
[redakti | redakti fonton]En la kunvivado de diversaj specioj en sama regiono, ordinare minimume unu el ili per tio influiĝas. Tiu influo povas esti avantaĝa aŭ malavantaĝa.
- antibiozo: negativa efiko al minimume unu partnero
- konkuro (ekologio): negativa por ambaŭ flankoj, por la pli malforta pli, por la pli forta malpli
- parazitismo: pozitiva por la parazito, negativa por la suscepto
- rabanto-predo-rilato: pozitiva por la rabanto, negativa por la predo
- amensalismo: negativa efiko al unu specio, sen efiko al la alia
- neŭtralismo: neniu influo de unu al la alia
- probiozo: neniu negativa efiko, sed pozitiva efiko al minimume un partnero, en biosistemo
- komensalismo: avantaĝo de unu partnero, neniu efiko al la alia
- simbiozo: kunvivado je ambaŭflanka avantaĝo
- mutualismo: foj kunvivado je ambaŭflanka avantaĝo
- gastiganto-gasto-rilato
- kooperado: ekzekple diversspeciaj bestogregoj
- eŭsimbiozo: necesa kunvivado je ambaŭflanka avantaĝo
- altruismo
- generado
- mutualismo: foj kunvivado je ambaŭflanka avantaĝo