Częstochowa
Częstochowa | |||||
Flago | Blazono | ||||
Devizo: Częstochowa to dobre miasto | |||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Częstochowy | ||||
Provinco | Silezio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Częstochowa | ||||
Komunumo | Komunumo Częstochowa | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | proksimume 400 000 | ||||
Fondita en | 11-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1356 | ||||
Koordinatoj | 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo)50.819.116666666667Koordinatoj: 50° 48′ N, 19° 7′ O (mapo) | ||||
Alto super la marnivelo | 317 m | ||||
Areo | 161 km² | ||||
Loĝantaro | 213107 (en 2021) | ||||
Poŝtkodo | 42-200 ... 42-229, 42-263, 42-271, 42-280, 42-294 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 34 | ||||
Aŭtokodo | SC | ||||
Estro | Krzysztof Matyjaszczyk | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Nomo de estraro | Rada miasta Częstochowy | ||||
Ĝemelaj urboj | Altötting, Fatima, Loreto, Lourdes, Pforzheim, Rēzekne, South Bend, Šiauliai | ||||
Komunuma retejo | http://www.czestochowa.um.gov.pl/ | ||||
Częstochowa [ĉenstoĥova] (esperantigite Ĉenstoĥovo) estas urbo en Silezio en suda Pollando, ĉe rivero Warta. Ĝi apartenas al komunumo Częstochowa, en samnoma distrikto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 213 107 loĝantoj sur areo de 159,71 kvadrataj kilometroj, kio en 2021 rezultigis loĝdenson de 1 334 loĝantoj/km².
La urbo estas loko kie naskiĝis Stanislaw Zygmunt Braun. Ĝi estas ankaŭ la plej grava pilgrimloko de Pollando.
Częstochowa estas granda religia centro: arkiepiskopa metropolo, ĝi estas konata en la tuta mondo de la monaĥejo de la paŭlinaj patroj en Jasna Góra, kie troviĝas la mirakla bildo de la Virgulino de Częstochowa, la ikono de la Nigra Madono.
Dua Mondmilito
- 4.10.1939 Germana polico murdis ĉ. 100 personojn hazarde kaptitajn sur la stratoj de la urbo — averaĝe dum la germana invado en Pollando ĉiutage okazis 15 amasaj ekzekutoj.
- 2.08.1941: Gestapo translokis al Koncentrejo Ravensbrück 30 polinojn de loka malliberejo
- 11.09.1942: Germana polico publike pendumis en Rudniki, apud Częstochowa, 18 polojn kaj 2 ciganojn
- 26.10.1943 Taĉmento de germana polico pendumis apud Częstochowa 10 polojn, venĝe pro pafmortigo de germano.
Pilgrimejo
Częstochowa estas fama Maria pilgrimado centro precipe en Centra kaj Orienta Eŭropo: longe antaŭ la 20-a jarcento, ĝi allogis amasojn da dekoj aŭ eĉ centojn da miloj da homoj ĉiujare. Tuj post lia aliĝo al la pontifika trono en 1978, la Papo Johano Paŭlo la 2-a, iama ĉefepiskopo de Krakovo, vizitis tien, sed ankaŭ poste plurajn fojojn dum siaj apostolaj vojaĝoj. En 1991 ĝi gastigis junularon en la kadro de la Mondajn Tagojn de Junularo.
Urba amasa transporto
Sur teritorio de Częstochowa troviĝas la plej nova tramsistemo en Pollando. En urbo funkcias ankaŭ aŭtobusa transporto, kiun sekurigas la kompanio MPK Częstochowa.
Internacia kunlaboro de komunuma aŭtonomio
Partneraj urboj
- Germanio: Altötting kaj Freiburg
- Palestino: Bet-Leĥem
- Israelo: Nazareto
- Latvio: Rezekne
- Aŭstrio:Duklando Stirio
- Litovio: Šiauliai
- Meksiko: Zapopan
- Portugalio: Fatima
- Italio: Loreto
- Francio: Lourdes
- Germanio: Pforzheim
- Usono: South Bend
Personoj ligitaj kun Częstochowa
Honoraj civitanoj
- Johano Paŭlo la 2-a, papo
- Ryszard Kaczorowski, prezidento en ekzilo
Aliaj
- Krzysztof Jasiutowicz, kunfondinto de pola vikipedio
- Janusz Kochanowski, ombudsmano
- Stefan Korboński, politikisto, aktivulo de Pola Subtera Ŝtato
- Tomasz Kucharzewski, karateisto
- Halina Poświatowska, poetino
- Kazimierz Pułaski, militisto, honora civitano de Usono
- Władysław Tatarkiewicz, filozofo
- Kazimierz Zarankiewicz, matematikisto, profesoro de teoria mekaniko
Vidu ankaŭ
- Virgulino de Ĉenstoĥovo
- Jasna Góra (Klara Monto)
- Tramtransporto en Częstochowa
Eksteraj ligiloj
- Forum Czestochowa
- [1] - epitafio al Smolensk
Bildgalerio
|