Saltu al enhavo

Duonregula pluredro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:36, 15 sep. 2019 farita de LiMr (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

En geometrio duonregula pluredro estas alte simetria vertico-transitiva konveksa pluredro komponita el du aŭ pli multaj specoj de regulaj plurlateroj. Duonregula pluredro diferenciĝas de la platonaj solidoj kiuj estas komponita el nur unu speco de plurlatero, kaj de la solidoj de Johnson kiuj estas ne vertico-transitivaj.

Laŭ sia difino ĉiuj duonregulaj pluredroj estas unuformaj pluredroj.

La tuta aro de duonregulaj pluredroj konsistas el tri partoj:

Uniforma prismo kun 4-lateraj bazoj (kubo) kaj uniforma kontraŭprismo kun 3-lateraj bazoj (okedro) havas edrojn de nur unu speco kaj pro tio ili ne estas duonregulaj pluredroj.

Ĉiuj arĥimedaj solidoj povas esti faritaj per konstruo de Wythoff.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]