Fajrolando
Fajrolando | |||||
---|---|---|---|---|---|
Fajrolando kaj la Magelana Markolo | |||||
grupo de insuloj | |||||
Akvejo | Drake-pasejo | ||||
Geografia situo | 54° 6′ S, 68° 36′ U (mapo)-54.101666666667-68.6025Koordinatoj: 54° 6′ S, 68° 36′ U (mapo) | ||||
| |||||
Ĉefa insulo | Isla Grande de Tierra del Fuego | ||||
Tuta areo | 73 746 km² | ||||
Loĝantoj | 137 000 | ||||
| |||||
Lando | Argentino | ||||
Supermara alteco | 170 m [+] | ||||
Ĉefurbo | Ushuaia | ||||
Plej alta punkto | Monte Shipton [+] | ||||
Akvokolektejo | 73 753 km² (7 375 300 ha) [+] | ||||
Areo | 73 753 km² (7 375 300 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 135 000 [+] (2010) | ||||
Denseco | 1,83 loĝ./km² [+] [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
ISO 3166-2 | AR-V | ||||
Fajrolando | |||||
Vikimedia Komunejo: Tierra del Fuego [+] | |||||
Fajrolando, foje ankaŭ nomata Fuegio (hispane Tierra del Fuego = Lando de la Fajro) estas insularo ĉe la suda pinto de Sudameriko, de kiu ĝin disigas la Magelana Markolo. Ĝia suda pinto estas la Horna Kabo. La plej granda insulo de la arkipelago estas nomata Granda Insulo de Fajrolando.
La insularo grandas 71.550 km² kaj havas 140.500 loĝantojn. En 1881 ĝi estis dividita inter Argentino kaj Ĉilio; en la orienta, argentina parto vivas ĉirkaŭ 133.000 homoj, en la okcidenta, ĉilia, ĉirkaŭ 7.500. Preskaŭ ĉiuj vivas en la malmultaj urboj:
- Ĉiliaj urboj:
- Porvenir (ĉefurbo, 5 000)
- Puerto Williams (2 000):(54° 55′ S; 67° 37′ U Mapo)
La argentina parto estas propra provinco de Argentino (Tierra del Fuego). Same la ĉilia parto estas propra provinco de Ĉilio (Tierra del Fuego).
La unuaj eŭropanoj, kiuj vidis Fajrolandon, estis la anoj de la ekspedicio de Magelano, kiu en oktobro 1520 trovis la laŭ li nomitan markolon kaj tranavigis ĝin por atingi la Pacifikon. Post observo de la fajroj de la loĝantoj ili donis al la lando la nomon "Fajrolando" (aŭ "Lando de la Fajro").
Vidu ankaŭ
Bildaro
-
Mapo de Fajrolando
-
Provinco Tierra del Fuego de Ĉilio
-
Kastora Akvobaraĵo