Saltu al enhavo

Filipe Luís

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 07:56, 21 sep. 2019 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Filipe Luís
Persona informo
Naskonomo Filipe Luís Kasmirski
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1985 (1985-08-09) (39-jaraĝa)
en Jaraguá do Sul
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto
futbala trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Filipe Luís Kasmirski, plej ofte nur nomata Filipe Luís (prononco laŭ sistemo IFA fiˈlipi luˈis), estas brazila futbalisto, kies patro havis patron polan kaj patrinon italan kaj la patrino patron aŭstran kaj patrinon same italan.[1] Li naskiĝis la  9-an de aŭgusto 1985(nun 1985-08-09) en Jaraguá do Sul, do nun estas 39-jara, kaj krom la brazila ankaŭ havas italan ŝtatanecon.

Ekde la jaro 2015 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Atlético Madrid. Krome Filipe Luís ekde la jaro 2009 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "6".

Referencoj

[redakti | redakti fonton]