Saltu al enhavo

Flago de Havajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Flago de Havajo estas la oficiala normo simbolante Havajon kiel usona ŝtato, kiam ĝi antaŭe estis regno, protektorato, respubliko, kaj teritorio. Ĝi estas la nura ŝtatflago de Usono hisita dum multaj diversaj reĝimoj kaj la nura ŝtatflago kiu havas la Union Jack de Britio, postrestinta de la periodo en havaja historio kiam ĝi estis brita protektorato (1794-1843).

Historio

Havajo, dekomence, estis reĝlando fondita en la jaro 1810 de la reĝo Kamehameha la 1-a. Malgraŭ tiu sendependa statuso, kaj Britio kaj Usono deziris influi en la politika vivo de la insularo, ĉar temis pri strategia teritorio meze de la Pacifika Oceano. Ambaŭ ŝtatoj eĉ sendis tie soldataron kiam en la jaro 1874 nova reĝo kaj la vidvino de la ĵus-forpasinta reĝo ekigis lukton. Fine, en 1893 puĉo de ter-havantaj usonanoj abolis la monarkian sistemon kaj oni proklamis novan respublikon kiu ekzistis ĝis la jaro 1898, tiam Havajo estis aneksita al Usono, post akordo inter reprezentantoj de la insularo kaj la usona ŝtat-sekretario. Pri la origino de la havaja flago, la insularo uzis neniun propran flagon, do, unuamomente la havaja reĝo Kamehameha la 1-a uzis la britan flagon, kiu estis donacita al li de brita esploristo George Vancouver. Siafoje, la usonaj reprezentantoj en Havajo same donacis al la havaja reĝo usonan flagon. Por eviti disputojn inter la reprezentantoj de ambaŭ ŝtatoj en Havajo, ĉefe en 1812 kiam Britio kaj Usono batalis ĉe la kanada landlimo, la havaja reĝo decidis ne uzi tiujn donacitajn flagojn kaj adopti propran standardon por la insularo. La nova havaja flago fakte estis miksaĵo inter tiuj de Britio kaj de Usono.[1]

Notoj

  1. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. pp. 6-7.