Frislando
Provinco Frislando | |
---|---|
flago de Frislando | blazono de Frislando |
provinco de Nederlando | |
Ĉefurbo | Leeuwarden |
Areo - Tero - Akvo |
5 748,74 km² 3 341,70 km² 2 407,04 km² |
Loĝantaro - Loĝdenso |
646 092 (aŭgusto 2015) 193 loĝ./km² |
Kvanto da komunumoj | 20 |
Religioj | 30 % protestanta, 6 % katolika, 2 % islama |
Himno | De Alde Friezen |
NUTS | NL12 |
ISO 3166-2 | NL-FR |
Oficiala retejo | https://www.fryslan.frl/ |
Frislando aŭ Frisio aŭ Frisujo (nederlande Friesland, okcidentfrise Fryslân) estas provinco en la nord-okcidenta parto de Nederlando. La ĉefurbo estas Leeuwarden (okcidentfrise Ljouwert). La oficialaj lingvoj estas la nederlanda kaj la frisa.
Frisa Libereco aŭ libereco de la frisoj (frise Fryske frijheid, platgermane Freesch Freeheit, altgermane Friesische Freiheit, nederlande Friese Vrijheid) estis la foresto de feŭdismo kaj servuteco dum la mezepoko en Frislando, la areo en kiu origine loĝis la Frisoj.
Lingvoj
La du plej parolataj lingvoj en Frislando estas la okcidentfrisa kaj la nederlanda. La nederlanda estas la oficiala lingvo de Nederlando, kaj la okcidentfrisa estas minoritata lingvo. Ĝi estas unu de la frisaj lingvoj parolataj en Nederlando kaj Germanio, sed la plejparto de la frisaj parolantoj loĝas en Nederlando kaj la tri frisaj lingvoj estas tro malsimilaj por facila interkompreno.
La plejparto parolas du lingvojn, sed en kelkaj partoj de Frislando homoj parolas nur la nederlandan, ekzemple en la ĉefurbo Levardo. Tie homoj parolas urban frisan (nederlande Stadfries, frise Stedsk), kiu estas dialekto de la nederlanda lingvo.
Laŭ aserto de NRO Afûk, promocianta la frisan lingvon, en 2022 ĝin estis komprenantaj preskaŭ ĉiuj el la 642 000 loĝantoj deFrislando[1].
Komunumoj
|
|
|
Vidu ankaŭ
- Helgoland
- Orienta Frislando (en la federacia lando Malsupra Saksio de Germanio)
- Norda Frislando (en la federacia lando Ŝlesvig-Holstinio de Germanio)
Eksteraj ligiloj
- (fy) http://www.fryslan.nl
- (nl) http://www.friesland.nl
- (nl) http://www.sdu.nl/staatscourant/gemeentes/gemprovin.htm#F Arkivigite je 2005-02-08 per la retarkivo Wayback Machine
- (en) http://www.i-friesland.com/history.html Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine
- (eo) Kurso de Edukado.net pri Frislando
- Kiel estas renkonti la frisan lingvon en preskaŭ ĉiu spaco en ĉiutaga vivo, eĉ rete, en Frislando, Nederlando (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2022-09-13). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-30 .
Referencoj
- ↑ Kiel estas renkonti la frisan lingvon en preskaŭ ĉiu spaco en ĉiutaga vivo, eĉ rete, en Frislando, Nederlando (esperante). Tutmondaj Voĉoj (2022-09-13). Arkivita el la originalo je 2023-08-23. Alirita 2023-10-30 .
Provinco Frislando | |
---|---|
Achtkarspelen | Ameland | Dantumadiel | De Fryske Marren | Dongeradeel | Ferwerderadiel | | Harlingen | Heerenveen | Kollumerland c.a. | Leeuwarden | Ooststellingwerf | Opsterland | Schiermonnikoog | Smallingerland | Súdwest-Fryslân | Terschelling | Tytsjerksteradiel | Vlieland | Waadhoeke | Weststellingwerf | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |