Fuĝoŭo
Fuĝoŭo | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo urbego havenurbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 350000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 8 291 268 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 677 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 26° 5′ N, 119° 18′ O (mapo)26.076944444444119.29166666667Koordinatoj: 26° 5′ N, 119° 18′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 12250,72 km² (1 225 072 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Fuzhou [+] | |||||
Fuĝoŭo aŭ Fuzhou estas sidejo de Fuĝjano, havenurbo kaj universitata urbo en Ĉinio. Historie (ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto de 1934) la urba nomo ankaŭ estis latinliterigita Foo-chow.
Fuĝoŭo situas en la provinco Fuĝjano, laŭ riverobordo.
Fuĝoŭo komencis sian historion jam antaŭ Kristo. Urbomuroj konstruiĝis en diversaj epokoj. Ankaŭ Marko Polo menciis tiun urbon. Pro la packontrakto de 1842 la urbo iĝis unu el la kvin ĉinaj malfermaj havenoj. La 8-an de novembro 1911 ribelo okazis kun stratbataloj. Inter 1940-1945 la japanoj okupis la urbon.
Fuĝoŭo havas subtropikan klimaton kun influo de musono. La temperaturo somere estas iom pli ol 30 C, vintre la duono. Jare pluvas po 1394 mm.
Trafiko
Fuĝoŭo havas 2 flughavenojn. La fervoja kontakto estas bona.
La Metroo de Fuĝoŭo malfermiĝis la 18-an de majo 2016.
Vidindaĵoj
- Provinca Muzeo
- Multe da parkoj
- Bestoĝardeno
- Blanka kaj nigra pagodoj
- Preĝejo
- Nagasaki, Japanio
- Naha, Japanio
- Syracuse, Usono
- Tacoma, Usono
- Campinas, Brazilo
- Shoalhaven, Aŭstralio
- Ĝorĝtaŭno, Gujano
- Koszalin, Pollando
- Mombasa, Kenjo