Saltu al enhavo

Futbala Mondpokalo 1954

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 21:33, 25 dec. 2023 farita de ThomasPusch (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Monda Ĉampionado de Futbalo 1954
FIFA Fußball-Weltmeisterschaft 1954 Schweiz
Championnat du Monde de Football 1954
Turniraj detaloj
Loko   Svislando
Datoj 16-a de junio - 4-a de julio 1954
Teamoj 16 (el 4 konfederacioj)
Ejoj (en 6 urboj)
Finaj pozicioj
Ĉampiono Flago de Okcidenta Germanio Ok. Germanio (1-a ĉampioneco)
Dua pozicio Flago de Hungario Hungario
Tria pozicio Flago de Aŭstrio Aŭstrio
Kvara pozicio Flago de Urugvajo Urugvajo
Turniraj statistikoj
Matĉoj 26
Goloj 140  (5,38 matĉe)
Spektantoj 889 500  (34 212 matĉe)
Golreĝo(j) Sándor Kocsis
(11 goloj)
vdr

La 5-a Futbala Mond-Pokalo okazis inter la 16-a de junio kaj la 4-a de julio 1954 en Svislando.

16 naciaj teamoj ludis en 4 antaŭgrupoj.

La plej grava favorato estis la teamo de Hungario, kiu mirigis la tutan mondon ĝis tiam per fantazieca atakludo. La hungaroj fortigis tiun bildon per fantazieca sieĝo en la du unuaj ludoj kontraŭ la germana teamo (8:3) kaj kontraŭ Sud-Koreio (9:0).

En la kvaronfinalo Aŭstrio venkis Svislandon je 7:5, kio estas ankoraŭ hodiaŭ la plej golriĉa matĉo de ĉiuj turniroj. La hungaroj fortigis siajn sukcesojn per venko super Brazilo (4:2). En la alia branĉo la germana teamo venkis en la kvaronfinalo super Jugoslavio je 2:0.

La duonfinalo inter Hungario kaj la ĝistiama nevenkita titoldefendanto, Urugvajo finiĝis kun sieĝo de Hungario (4:2). La germana teamo, ludante pli kaj pli bone, venkis Aŭstrion je 6:1.

La finludo inter Hungario kaj Germanio estis drameca. Hungario pelis la pilkon jam komence de la ludo dufoje en la germanan golejon (2:0) kaj ŝajnis denove esti la sieĝo de la hungaroj. Sed Germanio sukcese turnis la ludfluon kaj atingis 3:2. Tiel la hungara teamo perdis la unuan futballudon ekde 1950 kaj tiel la esperatan pokalon. En Germanio oni ankaŭ nomas la venkon de la germanoj "Miraklo de Bern". Tiu sieĝo redonis al la germanoj la kredon en si post la malgajnita milito. Post la matĉo en Hungario okazis la unuaj kontraŭ-komunistaj protestoj.

Post 50 jaroj de la finludo (6-an de junio 2004) okazis memorludo inter la teamoj de Hungario kaj Germanio.

59 golpafantoj akiris 140 golojn en 26 ludoj; la plej golriĉa ludo estis 7:5 inter Aŭstrio kaj Svislando.

Golreĝo estis Sándor Kocsis (Hungario) kun 11 goloj.

Kvalifikado

[redakti | redakti fonton]

Jenaj teamoj kvalifikiĝis por la mondpokalo en 1954:

12 el Eŭropo Belgio Flago de Germanio Germanio  Anglio Flago de Francio Francio Flago de Italio Italio
  Jugoslavio Flago de Aŭstrio Aŭstrio Flago de Skotlando Skotlando Flago de Svislando Svislando Flago de Ĉeĥoslovakio Ĉeĥoslovakio
  Flago de Turkio Turkio Flago de Hungario Hungario      
2 el Sudameriko Flago de Brazilo Brazilo Urugvajo      
1 el Centra Ameriko kaj Nordameriko Meksiko        
1 el Azio Sud-Koreio        


Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]