Generatoro
Generilo aŭ generatoro[1] aŭ pli precize elektra generatoro estas aparato aŭ maŝino, kiu produktas konstantan aŭ alternan elektran kurenton de alta aŭ malalta frekvenco aŭ tensio. Temas esence pri ilo, kiu transformas mekanikan, luman, ĥemian aŭ (plej malofte) termikan energion en elektran.
Historio
La unuaj aparatoj por liveri konstantan elektran kurenton estis inventitaj dum la 19-a jarcento. En 1831 la brita fizikisto Michael Faraday publikigis sian verkon pri elektromagneta indukto, tio estas la principo, sur kiu baziĝas ĉiuj generiloj. En 1841 la samfakulo Franz Ernst Neumann inventis la unuan dinamon, tio estas, maŝino kiu per rotacia indukto aliformigas energion mekanikan en elektran, sub formo de konstanta kurento.
Pro la malfacileco transporti elektran kurenton trans longaj distancoj, oni sekve inventis la alternatoron kaj la transformatoron.
Oni unue provizis energion al tiuj ĉi antikvaj generiloj per vapormaŝinoj, kaj poste per motoroj, akvoturbinoj kaj ventoturbinoj.
Nuntempe, ankaŭ populariĝas sunpaneloj, tio estas, iloj kiuj kapablas ekspluati sunenergion.
Specoj de generatoroj
- Mekanikaj generiloj: energio fontas el mekanika energio. Tiaj generiloj konsistas el alternatoroj kuplitaj al turbinoj, ekzemple en akvoelektrejoj aŭ ventelektrigiloj.
- Ĥemiaj generiloj: energio fontas el ĥemiaj reakcioj. La plej komunuza ekzemplero de tiaj generiloj estas piloj.
- Sungeneriloj: energio fontas el suna radiado (sunpaneloj).
- Radioaktivecaj generiloj: energio fontas el diseriĝo de radioaktivaj izotopoj, kiuj eligas partiklojn kaj energion. Eblas ekspluati la mekanikan energion de la ŝargitaj partikloj, aŭ profiti la varmecon produtikan de la defalo. Radioizotopaj termoelektraj generiloj estas la plej oftaj tiaj generiloj, kaj ĉefe uzatas por vivteni kosmosondilojn kiuj celas regionojn de la sunsistemo tro malproksimaj de la Suno, por ke sunpaneloj povu provizi sufiĉan kvanton da energio.
- Piezoelektraj generiloj: ili baziĝas je la principo de piezoelektro, laŭ kiu kelkaj nekondukaj kristaloj, okaze de mekanika premo, estigas tension inter siaj du ekstremoj. Tiu ĉi fenomeno uzatas ekzemple en kuirejaj sparkiloj.
Ideala generatoro
En la analizo de elektraj cirkvitoj oni ofte supozas, ke generiloj estu idealaj, tio estas, ke ili kapablu liveri ĉiun ajn tension aŭ kurenton kaj ke ilia ena rezistanco nulu, sendepende de la cetera aparataro.
En la praktiko, generatoroj havas enan rezistancon malgrandan sed ne nulan, kaj ili kapablas liveri konstantan tension kaj kurenton nur en difinitaj kondiĉoj.
Reala generatoro de tensio analizeblas kiel seria kunmeto de ideala generatoro kaj rezistilo, dum reala generatoro de kurento imageblas kiel paralela kunmeto de ideala generatoro kaj rezistilo.
Notoj
- ↑ generatoro en ReVo