El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ginevra
Ginevra
Aŭtoro
Edmond Privat
Eldonjaro
1913
Urbo
Ĝenevo
Eldoninto
Universala Esperantia Librejo
Paĝoj
48
Ginevra [ 1] [ 2] estas lirika dramo , laŭ malnova legendo pri reĝino Ginevra el kelta deveno originale esperantlingve verkita de Edmond Privat . Ĝi unue aperis 48-paĝe en la jaro 1913 ĉe Universala Esperantia Librejo en Ĝenevo . Ellersiek & Borel el Berlino reeldonis la verkon en 1925 .
Ĝi estis ludita dum la 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno , 1913, kaj dum la 17-a en Ĝenevo (1925).
Recenzoj
„ Pli bone ol pri la drama, Privat sukcesis pri la lirika parto de sia verko. ” — 1913, Valc, Germana Esperantisto , B, paĝo 166.
„ ...Privat prave konservis la simplon de l' legendo kaj eltirigis la poezion el la vero de l' karakteroj el la profundo de l' sentoj... Tiel Privat per kortuŝaj scenoj, harmoniaj vortoj, diafana stilo , rakontis tiun malnovan legendon... ” — 1913 (1964), Historio de Esperanto I, paĝoj 376-378
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj