János András Segner
János András Segner | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Johann Andreas von Segner Segner János András | |||||
Naskonomo | Segner János András | ||||
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1704 en Bratislavo, ![]() | ||||
Morto | 5-an de oktobro 1777 (72-jaraĝa) en Halle, ![]() | ||||
Tombo | Stadtgottesacker (en) ![]() ![]() | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena - medicino (1725–1729) ![]() | ||||
Memorigilo ![]() | |||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto botanikisto kuracisto universitata instruisto matematikisto kemiisto inventisto ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Georg Erhard Hamberger • Simon Paul Hilscher vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
János András SEGNER [jAnoŝ andrAŝ zegner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Segner János András estis hungara-germana kemiisto, matematikisto, kuracisto, fizikisto, astronomo, universitata instruisto, membro de Prusa Akademio de Sciencoj.

János András Segner [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1704 en Hungara reĝlando en Pressburg konata ankaŭ Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 5-an de oktobro 1777 en Germanio en Halle an der Saale.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János András Segner frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Győr, poste li studis jaron en Kolegio de Debrecen, baldaŭ li lernis en farmaciejo en Pressburg, fine en 1730 li akiris medicinan diplomon en Universitato de Jena. Post siaj studoj li kuracadis en sia naskiĝurbo, post jaro en Debrecen. Ekde 1733 li instruis en Jena, inter 1735 kaj 1755 en Gotingeno, kie li establis ankaŭ observatorion kaj muelilon kun rado (komprenu: turbino (vidu la bildon!)). Depost 1755 ĝis sia morto li instruis en Universitato de Halle. Li ricevis prusajn premiojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- De natura ac principiis medicinae (1730) - disertaĵo
- Elementa mathematicae et geometriae (1739)
- Specimen Theoriae Turbinum (1755)
- Grunde der Perspectiva (1799)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto en Debrecen (1974) [2]
- reliefoj en Debrecen kaj Szeged (1978) [3] Arkivigite je 2017-05-01 per la retarkivo Wayback Machine
- stratoj en Budapeŝto kaj en sia naskiĝurbo
- placo en Debrecen
- kratero en Luno
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio