Komo (Italio)
Komo (Como) | |||||
komunumo de Italio urbo vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Lombardio | ||||
Provinco | CO Como | ||||
Geografia situo | 45° 49′ N, 9° 5′ O (mapo)45.810259.0861388888889Koordinatoj: 45° 49′ N, 9° 5′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 201 m | ||||
Areo | 37 km² | ||||
Loĝantaro | 83 184 (2023) | ||||
Loĝdenso | 2241 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Ponte Chiasso, Garzola, Sagnino, Monteolimpino, Tavernola, Camnago Volta, Lora, Breccia, Rebbio, Civiglio, Muggió, Albate (2005) | ||||
Najbaraj komunumoj | Blevio, Brunate, Capiago Intimiano, Casnate con Bernate, Cavallasca, Cernobbio, Chiasso (Svislando-Kantono Tiĉino) Grandate, Lipomo, Maslianico, Montano Lucino, San Fermo della Battaglia, Senna Comasco, Tavernerio kaj Torno | ||||
Patrono | sankta Abondio (episkopo) | ||||
Festa tago | 31-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | comaschi | ||||
Poŝtkodo | 22100 | ||||
Imposta kodo | C933 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 013075 | ||||
Telefona prefikso | 031 | ||||
Estro | Alessandro Rapinese | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Komo (itale Como [KOmo]) estas urbo en norda Italio, ĉefurbo de samnoma provinco en Lombardio, situanta ĉe lago de Como, ĉe la landlimo al Svisio. Najbaras la komunumoj Blevio, Brunate, Capiago Intimiano, Casnate con Bernate, Cavallasca, Cernobbio, Chiasso (Svislando-Kantono Tiĉino) Grandate, Lipomo, Maslianico, Montano Lucino, San Fermo della Battaglia, Senna Comasco, Tavernerio kaj Torno. Fine de 2023 en la komunumo vivis 83 184 loĝantoj.
Proksima al la samnoma lago kaj la Alpoj, Komo fariĝis populara turisma celloko kaj la urbo enhavas multnombrajn verkojn de arto, preĝejoj, ĝardenoj, muzeoj, teatroj, parkoj kaj palacoj: la Duomo (sidloko de episkoplando de Komo), la baziliko de Sankta Abondio (Sant’Abbondio), la Vilao Olmo, la publikaj ĝardenoj kun la Tempio Voltiano, la Teatro Sociale, la Broletto (la mezepoka urbodomo) kaj la 20-jarcenta Casa del Fascio (Domo de Faŝismo). Kun 213.996 alvenoj, Komo estas la tria plej vizitata urbo en Lombardio post Milano kaj Bergamo.[1]
Historio
Jam en la romia epoko tie ekzistis komunumo nomata Novum Comum, sed malmulte da ĝi konserviĝis. Ĝi estis akirita de Romio en 196 a.K. kaj estis la naskiĝloko de Plinio la Maljuna kaj Plinio la Juna.
Famuloj
- En Comnago [KomNAgo] ĉe Komo naskiĝis la fizikisto Alessandro Volta.
- En Komo mortis Miklós Esterházy (oficiro), imperiestra duko.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
- ↑ asr-lombardia.it Arkivigite je 2015-05-03 per la retarkivo Wayback Machine, vidita la 30-an de novembro 2013