Saltu al enhavo

Kripla arbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kriplaj Pinus albicaulis en Nacia Arbaro Ŭenatĉi, Vaŝingtonio.
Flagarba Caesalpinia coriaria, Arubo

Kripla arbo[1] estas arbo, ofte maljuna, kun kripla habito kaŭze de ekstreme malfavoraj kreskadcirkonstancoj. Precipe oni trovas ĝin en subarktaj kaj sub-altamontaraj arbolimaj pejzaĝoj. Kontinua elmetado al fortaj, frostaj ventoj deformigas kaj kripligas vegetaĵaron. Sub tiuj cirkonstancoj, arboj nur povas postvivi kie ili estas ŝirmataj de rokaj formacioj aŭ de neĝa kovraĵo. Ĉar la subaj partoj de tiuj arboj daŭrigas sian kreskadon, estiĝas densa grunda okupado [2].

Por traduki en 1903 la germanan terminon Krummholz en la verko de Andreas Franz Wilhelm Schimper : Plant-geography upon a Physiological Basis (1898)[3], William Rogers Fisher enkondukis la anglajn terminojn elfin-tree kaj elfin-wood kiuj laŭlitere signifas elfo-arbon kaj elfo-arbaron. Esperante oni povas traduki per kripla arbaro .

Ekzemploj

Komunaj arboj montrante kriplan disvolviĝon inkluzivas balzaman abion (Abies balsamea), nigran piceon (Picea mariana), rokmontaran abion (Abies lasiocarpa), montan larikon (Larix lyallii), Engelman-piceon (Piceo engelmannii), suplan pinon (Pinus flexilis), kaj tordopinon (Pinus contorta). Ekzemploj de kripla formo de nigra piceo, troviĝas en la nord-kanadaj tajgoj [4]. Kriplarbaj formoj de nigra piceo kaj balzama abio abundas en la altamontara transira zono de White Mountains ([Wajt Moŭntns] -Blanka Montaro) de Nov-Hampŝiro.

Flaga arbo

Varianto de kripla arbo estas flaga arboflagarbo. La vento mortigas branĉojn je la lofa flanko, donante al arbo karakterizan flagecan aspekton. Kie la suba parto de la arbo estas protektita de neĝa kovraĵo, nur la elmetita parto povas havi tiun aspekton. Pasataj ventoj en tropikaj regionoj apud ekvatoro ankaŭ povas sammaniere deformi arbojn [5].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Simon, Karl-Hermann e.a. 1995, p.8
  2. La sub-altamontara ekosistemo, Nacia Parko Servo
  3. Oxford English Dictionary, entry for 'elfin'
  4. C. Michael Hogan. 2008. Black Spruce: Picea mariana, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg Arkivigite je 2011-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
  5. La sub-altamontara ekosistemo, Nacia Parko Servo

Bibliografio

  • germane Böhlmann, Dietrich 2009 : Warum Bäume nicht in den Himmel wachsen – Eine Einführung in das Leben unserer Gehölze, Quelle & Meyer Verlag, Wiebelsheim, ISBN 978-3-494-01420-3
  • esperante Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberwalde, 84 pp.

Eksteraj ligiloj