Saltu al enhavo

Larma glando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 13:33, 13 sep. 2023 farita de DidCORN (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

La larma glando (latine glandula lacrimalis) estas ekzokrina glando por la produktado de la plej granda parto de la larma fluo. La paraj larmaj glandoj de homo kuŝas supre de la du okuloj flanke ene de la okulkavo (orbito). Ĝi produktas elektrolitojn kaj grandan nombron da proteinaj komponaĵoj. Ĝia sekrecio pasas tra 6 ĝis 12 duktoj en la volbon de la konjunktiva poŝo (latine fornix conjunctivae) kaj distribuiĝas tra la korneo per palpebrumado. La larma fluido tenas la korneon humida kaj nutras ĝin.

La larma glando kune kun la aldonaj larmaj glandoj formas la produktantan parton de la larma sistemo. La larmeca likvaĵo formiĝanta estas kondukata en la nazan kavon per la malplenigantaj larmaj tuboj.