Saltu al enhavo

Lingvotavolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 09:25, 15 dec. 2015 farita de Lingveno (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Lingvotavolo (aŭ registro) estas maniero de parolado aŭ skribado taŭga por certa komunika situacio.

En la lingvotavolo reprezentiĝas sociaj rilatoj. Ekzemple dungito uzas alian lingvotavolon kun sia ĉefo ol kun siaj amikoj.

La termino estas distingenda de ĵargono, kiu havas grup- aŭ fakspecifan vortostokon malfacile kompreneblan por eksteruloj.

Ekzemploj de lingvotavolaj diferencoj

[redakti | redakti fonton]
Administreca
« Bonvolu ne paroli. »
Ĝentila sed firma
« Ne bruu, mi petas. »
Aŭtoritata
« Silentu! »
Nervoza-familiara
« Mutu, diable! »
Vulgara
« Fermu la kranon, vi zigzagnazulo, aŭ mi flikos al vi la umbilikon! »

Ekzemploj de lingvotavoloj

[redakti | redakti fonton]