Listo da R-Deklaroj
Aspekto
La R-Deklaroj aŭ Deklaroj de risko difiniĝas en la 3-a Anekso de la Direktivo (67/548/EEC) pri Danĝeraj Substancoj: Naturo pri specialaj riskoj atribuitaj al danĝeraj substancoj kaj preparaĵoj. La listo kunsolidiĝis kaj ree publikiĝis en la Direktivo 2001/59/EC, kie troveblas tradukoj en aliaj idiomoj de la Eŭropa Unio.
Ĉi-deklaroj pri risko uziĝas internacie, ne nur en Eŭropo, kaj nuntempe ekzistas senĉesaj klopodoj cele al internacia harmoniigo.
Deklaroj de risko
Rimarko:Mankantaj R-numeroj indikas deklarojn forigitajn aŭ anstataŭitajn de aliaj frazoj.
| Kodo | Deklaro pri Riskoj | Kunigita kodo | Kunigitaj Deklaroj |
|---|---|---|---|
| R1 | Eksplodema kiam seka | R14/15 | Eksplode reakcias kun akvo, ellasante ekstreme brulemajn gasojn |
| R2 | Eksplodo-risko per ŝoko, frotado, fajro aŭ aliaj sparkofontoj. | R15/29 | Akvokontakto ellasas toksajn kaj ekstreme brulemajn gasojn |
| R3 | Ekstrema eksplodo-risko per ŝoko, frotado, fajro aŭ aliaj sparkofontoj. | R14/15/29 | Eksplode reakcias kun akvo, elsasante toksajn ekstreme brulemajn gasojn |
| R4 | Estigas tre sentemajn eskplodemajn metalkomponaĵojn | R20/21 | Damaĝa kiam inhalita kaj per haŭtokontakto |
| R5 | Varmo povas kaŭzi eksplodon | R20/22 | Damaĝa kiam inhalita kaj se englutita |
| R6 | Eksploda kun aŭ sen aerkontakto | R20/21/22 | Damaĝa kiam inhalita, per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R7 | Povas kaŭzi fajron | R21/22 | Damaĝa per haŭtokontakto, kaj kiam englutita |
| R8 | Kontakto kun bruligebla materialo povas kaŭzi fajron | R23/24 | Toksa per inhalado kaj ĉe la haŭtokontakto |
| R9 | Eksploda kiam miksita kun bruligebla materialo | R23/25 | Toksa per inhalado kaj kiam englutita |
| R10 | Brulema | R23/24/25 | Toksa per inhalado, per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R11 | Alte brulema | R24/25 | Toksa per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R12 | Ekstreme brulema | R26/27 | Tre toksa per inhalado kaj per haŭtokontakto |
| R14 | Eksplode reakcias kun akvo | R26/28 | Tre toksa per inhalado kaj kiam englutita |
| R15 | Akvokontakto ellasas ekstreme brulemaj gasoj | R26/27/28 | Tre toksa per inhalado, per kaŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R16 | Eksplodema kiam miksita kun oksidigaj substancoj | R27/28 | Tre toksa per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R17 | Spontanee brulema en aero | R36/37 | Irita al la okuloj kaj spira sistemo |
| R18 | Kiam uzata, povas kaŭzi brulema/eksplodema aeromiksaĵo | R36/38 | Irita al la okuloj kaj haŭto |
| R19 | Povas estigi eksplodemaj peroksidoj | R36/37/38 | Irita al la okuloj, spira sistemo kaj haŭto |
| R20 | Damaĝa kiam inhalita | R37/38 | Irita al la spira sistemo kaj haŭto |
| R21 | Damaĝa dum haŭtokontakto | R39/23 | Toksa: danĝero de tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam inhalita |
| R22 | Damaĝa kiam inhalita | R39/24 | Toksa: dangero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj per haŭtokontakto |
| R23 | Toksa kiam inhalita | R39/25 | Toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam englutita |
| R24 | Toksa dum haŭtokontakto | R39/23/24 | Toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam inhalita kaj per haŭtokontakto |
| R25 | Toksa kiam englutita | R39/23/25 | Toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam inhalita kaj englutita |
| R26 | Tre toksa kiam inhalita | R39/24/25 | Toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R27 | Tre toksa dum haŭtokontakto | R39/23/24/25 | Toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam inhalita, per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R28 | Tre toksa kiam englutita | R39/26 | Tre toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam inhalita |
| R29 | Akvokontakto ellasas toksajn gasojn. | R39/27 | Tre toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj per haŭtokontakto |
| R30 | Povas fariĝi alte brulema kiam uzata | R39/28 | Tre toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam englutita |
| R31 | Kontakto kun acidoj ellasas toksajn gasojn. | R39/26/27 | Tre toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam inhalita kaj per haŭtokontakto |
| R32 | Kontakto kun acidoj ellasas tre toksajn gasojn. | R39/26/28 | Tre toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj kiam inhalita aŭ englutita |
| R33 | Danĝero de akumulaj efektoj | R39/27/28 | Tre toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R34 | Kaŭzas brulvundojn | R39/26/27/28 | Tre toksa: danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj dum inhalado, per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R35 | Kaŭzas seriozajn brulvundojn | R42/43 | Povas kaŭzi sentokapablon kiam inhalita kaj dum haŭtokontakto |
| R36 | Irita al la okuloj | R45/46 | Povas estigi kanceron kaj heredeblaj genetikaj damaĝoj |
| R37 | Irita al la spira sistemo | R48/20 | Damaĝa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado dum inhalado |
| R38 | Irita al la haŭto | R48/21 | Damaĝa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado per haŭtokontakto |
| R39 | Danĝero pri tre seriozaj neinversigeblaj efektoj | R48/22 | Damaĝa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado kiam englutita |
| R40 | Limigita evidentaĵo pri karcinomigaj efektoj | R48/20/21 | Damaĝa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado kiam inhalita kaj per haŭtokontakto |
| R41 | Risko pri serioza damaĝo al la okuloj | R48/20/22 | Damaĝa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado kiam inhalado aŭ kiam englutita |
| R42 | Povas kaŭzi sentokapablon kiam inhalita | R48/21/22 | Damaĝa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R43 | Povas kaŭzi sentokapablon dum haŭtokontakto | R48/20/21/22 | Damaĝa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado dum inhalado, per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R44 | Risko je eksplodo se varmigita en loko fermita | R48/23 | Toksa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado kiam inhalita |
| R45 | Povas estigi kanceron | R48/24 | Toksa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado per haŭtokontakto |
| R46 | Povas estigi heredeblajn genetikajn damaĝojn | R48/25 | Toksa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado kiam englutita |
| R48 | Danĝero pri serioza sanorisko kiam sub longa elmontrado | R48/23/24 | Toksa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado kiam inhalita kaj per haŭtokontakto |
| R49 | Povas kaŭzi kanceron kiam inhalita | R48/23/25 | Toksa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado dum inhalado kaj kiam englutita |
| R50 | Tre toksa al akvo-organismoj | R48/24/25 | Toksa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R51 | Toksa al akvo-organismoj | R48/23/24/25 | Toksa: danĝero de serioza malutilo al sano dum longedaŭra elmontrado dum inhalado, per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R52 | Damaĝaj al akvo-organismoj | R50/53 | Tre toksa al akvaj organismoj, povas estigi longedaŭrajn adversajn efektojn en la akva medio |
| R53 | Povas kaŭzi longedaŭrajn adversajn efektojn en la akva medio | R51/53 | toksa al akvaj organismoj, povas estigi longedaŭrajn adversajn efektojn en la akva medio |
| R54 | Toksa al flaŭro | R52/53 | Malutila al al akvaj organismoj, povas estigi longedaŭrajn adversajn efektojn en la akva medio |
| R55 | Toksa al faŭno | R68/20 | Damaĝa: ebla risko de neinversigeblaj efektoj kiam inhalita |
| R56 | Toksa al grundaj organismoj | R68/21 | Damaĝa: ebla risko de neinversigeblaj efektoj per haŭtokontakto |
| R57 | Toksa al abeloj | R68/22 | Damaĝa: ebla risko de neinversigeblaj efektoj kiam englutita |
| R58 | Povas kaŭzi longedaŭrajn adversajn efektojn en la vivmedio | R68/20/21 | Damaĝa: ebla risko de neinversigeblaj efektoj dum inhalado kaj per haŭtokontakto |
| R59 | Damaĝa por la ozono-tavolo | R68/20/22 | Damaĝa: ebla risko de neinversigeblaj efektoj dum inhalado kaj kiam englutita |
| R60 | Povas kompromiti fekundecon | R68/21/22 | Damaĝa: ebla risko de neinversigeblaj efektoj per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R61 | Povas kaŭzi damaĝon al la nenaskita bebo | R68/20/21/22 | Damaĝa: ebla risko de neinversigeblaj efektoj dum inhalado, per haŭtokontakto kaj kiam englutita |
| R62 | Ebla risko pri kompromito al fekundeco | ||
| R63 | Ebla risko de damaĝo al la nenaskita bebo | ||
| R64 | Povas kaŭzi damaĝon al brustonutrantaj beboj | ||
| R65 | Damaĝo: povas kaŭzi pulman malsanon kiam englutita | ||
| R66 | Ripetitaj elmontradoj povas kaŭzi sekecon aŭ rompiĝemon | ||
| R67 | Vaporoj povas kaŭzi dormemon aŭ frenezemon | ||
| R68 | Ebla risko de neinversigeblaj efektoj | ||
R-deklaroj ne plu uzataj
- R13: Ekstreme brulema likvigita gaso.
- R47: Povas kaŭzi difektojn dumnaskiĝe.