Michelangelo Antonioni
Michelangelo Antonioni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de septembro 1912 en Ferrara, Italio |
Morto | 30-an de julio 2007 (94-jaraĝa) en Romo |
Tombo | Certosa of Ferrara (en) |
Lingvoj | itala |
Loĝloko | Ferrara • Reĝlando Italio |
Ŝtataneco | Italio (1946–2007) Reĝlando Italio (1912–1946) |
Alma mater | Universitato de Bolonjo - ekonomiko (nekonata valoro–1935) Experimental Centre of Cinematography (en) (1940–1942) |
Familio | |
Edz(in)o | Enrica Antonioni (en) (1986–2007) |
Amkunulo | Monica Vitti |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmproduktoro pentristo poeto filmmuntisto verkisto scenaristo reĝisoro |
Verkoj | L’avventura Eclipse Blowup |
TTT | |
Retejo | http://www.michelangeloantonioni.it/ |
Michelangelo ANTONIONI (29-a de septembro 1912 en Ferrara – 30-a de julio 2007 en Romo) estas itala filmisto, aŭtoro kaj pentristo. Per nova stilo de itala novrealismo en film-estetiko li havis grandan influon al la moderna filmo en la dua duono de la 20-a jarcento. Li distingiĝis per Oskar-premio pro sia vivoverko en 1995.
Vivo
Naskiĝinte en bonhava familio Antonioni diplomiĝis kiel ekonomiisto en Bologna. En 1939 li iris al Romo por dediĉi sin al la filmo. Li verkis por la filmĵurnalo Cinema (kiu sekvis la oficialan faŝistan ideologion, kaj kies editoro estis Vittorio Mussolini, filo de la Duce, sed post kelkaj monatoj li estis maldungita pro politikaj diferencoj. Iom poste li komencis studi filmteknikon en Cinecittà.
Ekde 1942 li komencis kunlabore kun aliaj filmistoj verki scenarojn kaj produkti filmojn. En 1943 li eklaboris pri sia unua mallonga filmo Gente del Po (La homoj de rivero Pado), rakonto pri malriĉaj fiŝistoj el la valo de Pado. La serio de longaj filmoj komencis en 1950 per Cronaca di un amore (Kroniko de iu amo). En 1964 aperis lia plej konata filmo Blowup (Pligrandigo).
En 1985 li suferis apopleksion, post kio - spite al parta paralizo kaj senparoleblo - li tamen daŭrigis filmi, kvankam nur mallongajn filmojn. Pro sia vivoverko li ricevis la Oskaron en 1995.
La 30-an de julio 2007 Michelangelo Antonioni mortis en Romo, aĝante 97. (Estis la saman tagon, ke mortis alia epoka filmisto - Ingmar Bergman
Filmografio
Reĝisorado kaj scenaroj
- Cronaca di un amore (1950)
- La signora senza camelie (1953)
- I vinti (1953)
- L'amore in città - episodo Tentato suicidio (1953)
- Le amiche (laŭ Cesare Pavese) (1955)
- Il grido (1957)
- L'avventura (1960)
- La notte (1961)
- L'eclisse (1962)
- Il deserto rosso (1964)
- I tre volti - episodo Il provino (1965)
- Blow-Up (laŭ Julio Cortázar) (1966)
- Zabriskie Point (1970)
- Professione: reporter (laŭ Mark Peploe) (1975)
- Il mistero di Oberwald (laŭ Jean Cocteau) (1980)
- Identificazione di una donna (1982)
- Al di là delle nuvole (kunreĝisorata de Wim Wenders) (1995)
- Eros - episodo Il filo pericoloso delle cose (2004)
Asista reĝisorado
- L'amore e il diavolo (Les visiteurs du soir), reĝisoro Marcel Carné (1943)
- Questo nostro mondo, reĝisoroj Ugo Lazzari kaj Eros Macchi - dokumentara filmo (1957)
- Nel segno di Roma, reĝisoro Guido Brignone (1958)
- La tempesta, reĝisoro Alberto Lattuada (1958)
- Un pilota ritorna, reĝisoro Roberto Rossellini, scenaro (1942)
- I due Foscari, reĝisoro Enrico Fulchignoni (1942)
- Caccia tragica, reĝisoro Giuseppe De Santis (1946)
- Lo sceicco bianco, reĝisoro Federico Fellini, samtema kun L'amorosa menzogna (1951)
- Gente del Po, finita en 1947 (1943)
- N. U. - Nettezza urbana (1948)
- Oltre l'oblio (1948)
- Roma-Montevideo (1948)
- L'amorosa menzogna (1949)
- Sette canne, un vestito, reaperigita de Cineteca del Friuli en 1995 (1949)
- Bomarzo (1949)
- Ragazze in bianco (1949)
- Superstizione (1949)
- La villa dei mostri (1950)
- La funivia del Faloria (1950)
- Chung-Kuo, Cina (dokumenta filmo por televido) (1972)
- Ritorno a Lisca Bianca (1983)
- Fotoromanza, filmo kun muziko Gianna Nannini (1984)
- 12 registi per 12 città: Roma (varbfilmo por futbal-mondĉampionado en Italio)) (1990)
- Noto, Mandorli, Vulcano, Stromboli, Carnevale (1992)
- Lo sguardo di Michelangelo (2004)
Premioj kaj honorigoj
- Nastro d'Argento por la plej bona kokumenta filmo 1948 pro N. U. - Nettezza urbana
- Nastro d'Argento por la plej bona dokumenta filmo 1950 pro L'amorosa menzogna
- Nastro d'Argento Speciala Premio 1951 pro Cronaca di un amore
- Nastro d'Argento por la plej bona reĝisoro 1956 pro Le amiche
- Pardo d'Oro en Festivalo de Locarno 1957 pro Il grido
- Premio Un Certain Regard al Festivalo de Cannes 1960 pro L'Avventura
- Ora Urso al Festivalo de Berlino 1961 per La notte
- David di Donatello por la plej bona reĝisoro 1961 pro La notte
- Nastro d'Argento por la plej bona reĝisoro 1962 pro La notte
- Or-leono, Festivalo de Venecio 1964 proIl deserto rosso
- Ora Palmo, Festivalo de Cannes 1967 pro Blow Up
- Kandidato de Oskar-premio, reĝisorado 1967 pro Blow Up
- Kandidato de Oskar-Premio, originala scenaro 1967 pro Blow Up (kun Edward Bond kaj Tonino Guerra)
- Nastro d'Argento por la plej bona eksterlanda filmo 1968 pro Blow Up
- Nastro d'Argento por la plej bona reĝisorado 1976 pro Professione: reporter
- Premio David Luchino Visconti de Premio David di Donatello 1976 pro Professione: reporter
- Speciala Premio okaze de la 35-a jubileo de la Festivalo de Cannes 1982 pro Identificazione di una donna
- Or-leono por la vivoverko de la Mostra del Cinema di Venezia 1983
- Nastro d'Argento - Premio Speciale alla carriera 1995
- Premio Oskar por la vivoverko 1995
Vidu ankaŭ
- Wim Wenders, kunlaboris en la lasta filmo de Antonioni
- Giovanni Fusco
Aktoroj en filmoj de Antonioni
Foto-Direktoroj
Eksteraj ligiloj
- Biografio en la itala Arkivigite je 2006-12-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Antonioni en Interreta filma datenbazo