Saltu al enhavo

Nabis (artistoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Sérusier, La talismano, 1888

La Nabis (france: Les Nabis; la Nabi-oj; el la hebrea vorto sigifianta profeton) estis fonditaj en la jaroj 1888 / 1889 kiel ribelema grupo de junaj artstudentoj de la Académie Julian en Parizo de Paul Sérusier. La grupo de post-impresionismaj artistoj kaj ilustristoj havis grandan influon al bildaj artoj inter 1891 kaj 1899.

La Nabi-oj komprenis sin laŭ la tradicio de Paul Gauguin, forte influis ilin la japana kolora ksilografio kaj ili vidis bildon, kiel areon kovritan de farboj kunigitaj laŭ ia ordo.

Nabis-artistoj famiĝas pro la multaj medioj, en kiuj ili laboras. Aldone al pentrado kaj skulptado ili uzis presadon, afiŝdezajnon, ilustraĵojn, teksaĵojn, meblojn kaj scenejojn.

Kune kun la same evoluanta Secesio la Nabis substrekis la graveco de dezajno. Ambaŭ movadoj estas ligita al simbolismo.

Gravaj anoj de Les Nabis

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.