Saltu al enhavo

Oscar dos Santos Emboaba Júnior

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 16:55, 17 okt. 2023 farita de LiMrBot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Oscar dos Santos Emboaba Júnior
Persona informo
Naskonomo Oscar dos Santos Emboaba Júnior
Naskiĝo 9-an de septembro 1991 (1991-09-09) (33-jaraĝa)
en Americana
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Oscar en 2012

Oscar dos Santos Emboaba Júnior (prononco osˈkaʁ duˈsɐ̃tus imboˈabɐ ˈʒũnioɾ), kutime nomata nur Oscar, estas brazila futbalisto. Li naskiĝis la  9-an de septembro 1991(nun 1991-09-09) en Santa Bárbara d'Oeste, subŝtato San-Paŭlio, do nun estas 33-jara. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Chelsea F.C.. Krome Oscar ekde la jaro 2011 estas membro de la brazila nacia teamo de futbalo - antaŭe li de 2009 ĝis 2011 membris en la nacia teamo de sub-20-jaruloj kaj en 2012, paralele al la membreco en la nacia teamo sen aĝlimo, ankaŭ partoprenis en la nacia teamo de sub-23-jaruloj. Kadre de la nacia teamo sen aĝlimo li kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo. Matĉe li en la nacia teamo rekoneblas per la numero "11".