Oszkár Glatz
Aspekto
Oszkár Glatz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de oktobro 1872 en Peŝto |
Morto | 23-an de februaro 1958 (85-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22/1-1-59 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo universitata instruisto |
Oszkár GLATZ [oskAr glac], hungare Glatz Oszkár estis hungara pentristo, profesoro, membro de Societo Szinyei Merse Pál.
Oszkár Glatz naskiĝis la 13-an de oktobro 1872 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de februaro 1958 en Budapeŝto.
Biografio
Oszkár Glatz lernis pentradon en Budapeŝto, Munkeno kaj Parizo. En 1896 li aliĝis al pentrista rondo de Simon Hollósy kaj al Artkolonio de Nagybánya. Inter 1912-1938 li instruis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu same estis pentristo. Li ricevis premion Kossuth en 1952, inter 1916-1953 ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj ekspozicioj (elekto)
Liaj pentraĵoj (elekto)
- Imádkozó bányászok (Preĝantaj ministoj) 1896
- A román határnál (Ĉe la rumana landolimo) 1900
- Lányok a domboldalon (Knabinoj sur la deklivo) 1932
Memorigiloj
- strato en Budapeŝto