Otto Dix
Aspekto
Otto Dix | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Wilhelm Heinrich Otto Dix |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1891 en Untermhaus |
Morto | 25-an de julio 1969 (77-jaraĝa) en Singen |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Hemmenhofen (en) Baden-Virtembergo |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Kunstgewerbeschule Dresden (en) (1910–1914) Altlernejo por Bildaj Artoj de Dresdeno |
Familio | |
Edz(in)o | Martha Dix (en) (1923–) |
Infanoj | Nelly Dix (en) , Ursus Dix (en) , Jan Dix (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo skulptisto gravuristo desegnisto esperantisto universitata instruisto litografisto |
Verkoj | Metropolis The Skat players The War |
TTT | |
Retejo | http://www.otto-dix.de |
Wilhelm Heinrich Otto DIX (naskiĝis la 2-an de decembro 1891 in Gera-Untermhaus, Germanio, mortis la 25-an de julio 1969 en Singen) estis germana pentristo kaj grafikisto.
La verkaro de Otto Dix estas tre varia, sed plej konataj estas liaj primilitaj pentraĵoj. Li estis nekutima desegnisto kaj postlasis pli ol 6000 desegnaĵojn kaj skizojn. Krome li postlasis pentraĵojn kaj akvarelojn, kiuj tre forte memorigas pri la renesanco, kaj diversajn portretojn. La plimulto de liaj verkoj estas konservita en la Arta Muzeo de Stuttgart kaj en la Muzeo Gunzenhauser en Chemnitz.
Li uzis Esperanton por sia korespondado dum la unua mondmilito.